Avioŝipo Graf Zeppelin
El Vikipedio
La avioŝipo Graf Zeppelin estis ŝipo de la iama germana (nazia) mararmeo, kiu ne estis finpretigita. Ĝia nomo venas de la aerŝipa pioniro Ferdinand von Zeppelin.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Oni mendis konstruon de la avioŝipo en 1935, enakvigis en 1938, kiam baptoparolis Hermann Göring, nazia gvidanto de la aerarmeo.
La plua konstruo de la ŝipo estis haltigita en oktobro de 1939, daŭrigita fine de 1942 kaj finfine haltigita la 2-an de februaro 1943. Oni transportis la nepretan avioŝipon en aprilo al Stettin, kie sinkigis ĝin (25-an de aprilo 1945) eksplodkomando.
En marto de 1947, la ŝipon elakvigis la Ruĝa Armeo kaj ĝi servis kiel loĝŝipo por la specifa taĉmento, kiu analizon konstrumetodojn de la Graf Zeppelin kaj aliaj preditaj ŝipoj. Oni testis kiel oni povas batali kontraŭ avioŝipoj kaj sinkigis per du torpedoj (junio). La pola naftoentrepreno Petrobaltic malkovris la vrakon en julio de 2006, kiu nun situas norde antaŭ Władysławowo.
[redaktu] Kelkaj teknikaj datenoj
- longo: 257,20 m (262,5 m)
- larĝo: 27,00 m (31,5 m)
- mergiĝo: 7,29 m (ĝis 8,50 m)
- maso: 27.750 t (33.250 t)
- maksimuma rapido: 33,8 kn
- pelaĵa rezervebleco: 6740 m³
- Fahrbereich: 8000 sm bei 19 kn
- kirasado
- floslinio: 80 mm
- poŭpo: 60 mm
- artilerio: 30 mm
- komanda turo: 17 mm
- skipo: 1760 (sen flugpersonaro)(1720 + 306 flugpersonaro)
- konstrukostoj: 92,7 mio. imperia marko
[redaktu] Literaturo
- Ulrich H.-J. Israel: Einziger deutscher Flugzeugträger Graf Zeppelin. Koehlers Verlagsgesellschaft mbH, Herford 2002. ISBN 3-78220-786-6