Arta lingvo
El Vikipedio
Arta lingvo estas konstruita lingvo kreita por uzo en arta verko aŭ por esti arta verko en si mem. Tiele, ĝi kontrastas al praktikcela planlingvo aŭ filozofia lingvo. Dum tiu lasta esence estas komunikilo aŭ esplorilo, artaj lingvoj vere estas artaĵoj.
La terminon "arta lingvo" oni jam en la frua tempo de Esperanto uzis por planlingvoj aŭ konstruitaj lingvoj ĝenerale; ĝi uziĝas plurfoje en "Esenco kaj Estonteco de la Internacia Lingvo" de L. L. Zamenhof kaj aliaj liaj verkoj por priskribi Esperanton, Volapukon ktp. Pli lastatempe ĝi uziĝis kontraste al "planlingvo" kaj "internacia helplingvo" por signifi la lingvojn, kiujn homoj kreis ĉefe por artaj kaj ne por praktikaj celoj. Ĉi tiu artikolo temas pri "artaj lingvoj" laŭ ĉi tiu pli moderna uzo.
Enhavo |
[redaktu] Specoj de artaj lingvoj
[redaktu] Fikcilingvoj
Fikcilingvo estas lingvo, kiun homo konscie konstruis por doni kredeblon, alimondecon, aŭ realismon al fikcia verko.
Estas diversaj skoloj de fikcilingvo; plej notinda la naturisma skolo, kiu celas krei lingvojn kiuj kredeble povus evolui nature inter homoj, kaj la subskolo pri alternativaj historiaj lingvoj, ekzemple, latinidaj lingvoj influataj de la kelta (Brithenigo), la pola (Venediko), aŭ la islanda (Þrjótrunn). Aliaj fikcilingvo-kreantoj ne celas naturismon, sed kreas laŭ pli abstrakta stilo, aŭ celas lingvon kredeble parolataj de ne-homaj aliplanedanoj.
Fikcilingvoj estas influataj de la kulturo, teĥnologio, ktp. de la fikciaj parolantoj, kaj (se la parolantoj ne estas homoj) ankaŭ de ilia biologio, aparte la strukturo de la parol-organoj. Oni foje nomas la fikcilingvojn uzatajn en profesie eldonataj aŭ dissendataj romanoj, filmoj ktp. profesiaj fikcilingvoj, sed tio eble konfliktas kun alia ebla uzo de profesia fikcilingvo, t.e. lingvo, kiun kreis profesia lingvisto. Fakte la vasta plimulto el la fikcilingvoj en profesiaj romanoj, filmoj, televidaĵoj ktp estas kreitaj ne de lingvistoj sed de lingvo-amatoroj; la Tolkien-aj lingvoj kaj la Klingona lingvo de Marc Okrand estas esceptoj. La vasta plimulto el fikcilingvoj estas ne uzataj en profesiaj fikciverkoj, sed prezentataj de siaj kreintoj en la Interreto aŭ simple konservita por la amuzo de siaj kreintoj, sen ia ajn eldono.
Iuj fikcilingvoj havas nur la minimumon de gramatiko kaj vortaro por prezenti ian ŝajnon en fikcia verko; aliajn plene ellaboris iliaj aŭtoroj ĝis ili taŭgas por ĉiucela uzo.
Fikciaj historihavaj lingvoj estas lingvoj, kiuj havas fikcian historion kun evoluo el fikcia prapatra lingvo. Ekzistas iuj tutaj fikciaj lingvo-familioj (kiel la elfaj lingvoj de Tolkien, aŭ la Verduriaj lingvoj de Mark Rosenfelder).
Inter la plej konataj fikcilingvoj estas:
- de J.R.R. Tolkien: Aduna lingvo - Kvenja lingvo -Sindarin - Avarin - Enta lingvo - Ilkorin - Valarin
- de Star Trek: Klingona lingvo - Darmoka lingvo - Barjorana lingvo - Cardassiana lingvo - Ferengia lingvo - Romulana lingvo - Tamariana lingvo - Tazhai -Vulkana lingvo ([[1]])
- de Star Wars: Ewok
- de George Orwell: Newspeak
- de Danto: Diabla lingvo
- de Anthony Burgess: Nadsato
- Arcaicam Esperantom - Popido.
- de Petrus Gilles: Utopia lingvo
- de François RABELAIS
- de Ill Bethisad: Brithenigo, Venediko
[redaktu] Mikrolandaj lingvoj
Mikrolandaj lingvoj estas kreitaj por la uzo de mikrolandoj. Verŝajne la plej fama estas Talossan de R. Ben Madison, uzata oficiale de la Reĝlando de Talossa kaj parolata flue de manpleno da talosaanoj.
[redaktu] Personaj lingvoj
Personaj lingvoj estas lingvoj kreitaj por la propra uzo de la kreinto. Multaj el ties kreintoj faras multajn personajn lingvojn kaj ne multe uzas iun ajn el ili, sed iuj faras unu lingvon tre detale dum multaj jaroj, kaj iĝas vere fluaj parolantoj de sia lingvo. Ekzemploj inkluzivas Taneraic de Javant Biarujia, K de Robert Dessaix, Vabungula de Bill Price, Loglio de Marcos Cramer, kaj gjâ-zym-byn de Jim Henry.
[redaktu] Ŝercaj lingvoj
Ŝercaj lingvoj estas lingvoj kreitaj ĉefe por amuzo. La humoro povas deveni el amuza sono de la lingvo, aŭ el satiraĵo pri iu aspekto de lingvoj. Ekzemploj inkluzivas Europanto, DiLingo, kaj Oou de Sonja Elen Kisa. Oni povas distingi ŝercajn lingvojn, kiuj estas pli-malpli memstaraj artaj lingvoj, de lingvo-ludoj kiuj modifas naturan lingvon en ŝerca maniero (ekz. Pig Latin surbaze de la angla, aŭ Verlan surbaze de la franca).
[redaktu] Listo de Aliaj Fikcilingvoj
- Adare
- Amnonth Lifelia
- An'dorian
- Angarul
- Aquitan (Francé de Vilalonga en romano La nuech de Chalé)
- Barallen
- Clalia
- Degaspregos
- Delanara
- Demonh'ka (bazita sur la Klingona lingvo)
- Dermensin
- Dha-Patu
- Eritha
- Esquitanian
- Eurish
- Fourchiarian (B. Philip Jonsson)
- Gleeb
- Herlanian
- Hizreo
- Kelen
- Kilrathi
- Kosi
- Kyran
- Larveson
- Machi
- Malnova Toaliralolo (Jim Henry)
- Opus-2
- Otg
- Ranamemi
- Runda (Chris Wright)
- Talossan
- Tomoulini Ganmaa
- Taneraic
- Telem
- Tenctonese (1988 por Fox-a filmo Alien Nation)
- Thauliralau Triyk (Jim Henry)
- Vassic
- Vendergood (William James Sidis)
- Verdurian
- Vogu (T. Donnelly)
- Vril
- Wessisc
- Woznackh
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Fikciskribo
- Fikcia mondo
- Planlingvo
- Eksperimenta lingvo