Apro
El Vikipedio
Apro (Sus scrofa) estas mamulo el la familio Suidae, antaŭulo al la porko, kun kiu povas interfekundiĝi. La nomo devenas de la latina aper, apri.
Enhavo |
[redaktu] Aspekto
Tre simila al la porko, sed kun la postaj gamboj pli mallongaj ol la antaŭaj, la korpo pli svelta kaj nazego taŭga por fosi. La felo estas grizebruna krom ĉe la novnaskitoj, striaj. La inoj pezas ĝis 60 kg dum la maskloj povas atingi 120 kg-ojn.
[redaktu] Distribuo
Troviĝas origine en Eŭropo, norda Afriko kaj suda Azio. Estis enkondukita ankaŭ aliloken, ekz. en Usonon por ĉasado.
[redaktu] Loĝmedio
Ĝi vivas en arbaroj aŭ en kamparaj medioj kun arbovicoj, kondiĉe ke ekzistu veproj por ripozi kaj akvo por kotumi. La forlaso de la kamparo en Eŭropo tre pelis ĝian multnombriĝon.
[redaktu] Biologio
Besto societa, kiu vivas en grupoj kies kerno estas la familia nukleo, patrino kun gefiloj. La maskloj plenaĝaj emas soleci. Malmigrema kaj ĉionvora. La idoj povas esti kaptataj de vulpoj (sed tio ne certas), ĝia sola natura malamiko estas la lupo.
[redaktu] Rilatoj kun la homo
Ĝi difektas la grundon fosante, kaj rikoltojn, precipe maizajn. Nerektaj certaj signoj de ĉeesto estas la renversigo de la herba radikaro en kampoj, kotaj flakoj kun kotkovritaj arboŝeloj ĉirkaŭe, piedsignoj kvarungaj (du grandaj, du malgrandaj, ĉi lastaj ne ofte videblaj). Por ĝin kontroli oni devas sin turni al la junuloj ĉar la ĉaso al plenaĝuloj, kiuj regas la grupojn, kaŭzas disgrupiĝon kun pliaj damaĝoj al kultivoj kaj forta multnombriĝo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.waarneming.nl/wn.php
http://www.waarneming.nl/kaart.php?id=432
http://natuurbeleving.scene24.net/zoogdieren/Wild_Zwijn_Sus-scrofa.html
http://zwg.atlas.tripod.com/soorten/susscrof.htm
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |