Amura provinco
El Vikipedio
Geografio > Azio > Rusio > Amura provinco
Amura provinco (ruse Амурская область) — provinco de Rusio en baseno de riveroj Amur kaj Zeja. La provinco havas limon kun Jakutio norde, Ĥabarovska regiono kaj Juda Aŭtonoma Provinco oriente, Ĉinio sude kaj Ĉita provinco okcidente.
La provinco estis fondita en 1932.
- Areo: 363 700 км².
- Loĝantaro: 997,5 mil (2001).
Ĉefurbo de la provinco estas Blagoveŝĉensk, la plej malnova urbo de rusia Fora Oriento, fondita en 1856.