Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Alessandro Scarlatti - Vikipedio

Alessandro Scarlatti

El Vikipedio

Alessandro SCARLATTI (naskiĝis la 2-an de majo, 1660, mortis la 24-an de oktobro, 1725) estis baroka komponisto aparte fama pro siaj operoj kaj ĉambraj kantatoj. Li estas rigardata la fondinto de la napola skolo de opero. Li estis la patro de Domenico Scarlatti.

Alessandro SCARLATTI
Pligrandigu
Alessandro SCARLATTI

Li naskiĝis en Sicilio, aŭ en Trapanio aŭ en Palermo. Oni ĝenerale diras, ke li estis studanto de Giacomo Carissimi en Romo, kaj estas kaŭzo por supozo, ke li havis ian rilaton al norda Italio, ĉar liaj fruaj verkoj montras la influon de Stradella kaj Legrenzi. La enscenigo en Romo de lia opero Gli Equivoci nell'amore (1679) havigis al li la protekton de Reĝino Kristina de Svedio (kiu en tiu tempo loĝis en Romo), kaj li fariĝis ŝia kapelmajstro. En februaro, 1684, li fariĝis kapelmajstro al la vicreĝo de Napolo, per la influo de sia fratino, operkantistino, kiu estis la amatino de influa napola nobelo. Tie li produktis longan serion da operoj, rimarkindaj precipe pro iliaj flueco kaj esprimpovo, kune kun alia muziko por ŝtataj solenaĵoj.

En 1702 li forlasis Napolon kaj ne revenis ĝis la hispana regado anstataŭiĝis per la aŭstra. En la intertempo li ĝuis la patronadon de Ferdinando la 3-a de Toskanio, por kies privata teatrejo apud Florenco li komponadis operojn, kaj de Kardinalo Ottoboni, kiu faris lin sia kapelmajstro, kaj havigis al li similan postenon ĉe la preĝejo de Sankta Maria Maĵora en Romo en 1703.

Post vizitoj al Venecio kaj Urbino en 1707, li reekplenumis siajn devojn en Napolo ankoraŭ en 1708, kaj restis tie ĝis 1717. Antaŭ tiam Napolo ŝajne perdis intereson pri lia muziko; la romanoj, tamen, ŝatis ĝin pli multe, kaj en la Teatrejo Capricana en Romo li produktis kelkajn el siaj plej bonaj operoj (Telemaco, 1718; Marco Attilio Regolò, 1719; Griselda, 1721), kaj ankaŭ kelkajn altajn pecojn de preĝeja muziko, inkluzive de meso por ĥoro kaj orkestro komponita honore de Sankta Cecilia por Kardinalo Acquaviva en 1721. Lia lasta grandskala verko ŝajne estis la nefinita serenado por la edziĝo de la princo de Stigliano en 1723; Scarlatti mortis en Napolo.

La muziko de Scarlatti formas gravan ligon inter la fruaj barokaj italaj voĉaj stiloj de la 17-a jarcento, kiuj havis siajn centrojn en Florenco, Venecio, kaj Romo, kaj la klasika skolo de la 18-a, kiu kulminis ĉe Mozart. Liaj fruaj operoj (Gli Equivoci nel sembiante 1679; L'Honestà negli amori 1680; Pompeo 1683, enhavanta la konatajn ariojn "O cessate di piagarmi" kaj "Toglietemi la vita ancor", kaj aliaj ĝis ĉirkaŭ 1685) konservas la pli malnovajn kadencojn en siaj recitativoj, kaj rimarkinde diversajn nete konstruitajn formojn en siaj ĉarmaj arietoj, kiujn akompanadis iafoje la arĉinstrumenta kvarteto traktita kun zorga rafinado, kaj iafoje la klaviceno sola. Antaŭ 1686 li sendube jam starigis la formon "itala uverturo" (ĉe la dua eldono de Dal male il bene), kaj forlasis la ripetbason kaj la arion en duparta formo preferante la tripartan formon aŭ tristrofan specon de ario. Liaj plej elstaraj operoj el tiu ĉi periodo estas La Rosaura (1690, eldonita de la Gesellschaft für Musikforschung), kaj Pirro e Demetrio (1694), en kiu aŭdiĝas la arioj "Rugiadose, odorose", kaj "Ben ti sta, traditor".

Ekde ĉirkaŭ 1697 (La Caduta del decemviri), parte influite eble de la stilo de Giovanni Bononcini kaj verŝajne pli multe de la gusto de la vicreĝa kortego, liaj operaj arioj fariĝis pli normaj kaj kutimaj je ritmo, dum lia enpartiturigado estis hasta kaj kruda, tamen ne sen brileco (Eracles, 1700), kaj ĝi uzis ofte la hobojojn kaj trumpetojn, kaj unisonigis la violonojn. La operoj komponitaj por Ferdinand de Medici estas perditaj; ili eble povus doni pli favoran impreson pri lia stilo, ĉar lia korespondado kun la princo montras, ke ili estis komponitaj kun sincera sento de inspiriteco.

Mitridate Eupatore, kiu estas rigardata lia ĉefverko kaj estis komponita por Venecio en 1707, enhavas muzikon multe pli progresintan ol ĉio, kion Scarlatti jam verkis por Napolo, kaj je tekniko kaj je intelekta potenco. La postaj napolaj operoj (L'Amor volubile e tiranno 1700; La Principessa fedele 1712; Tigrane, 1715, ka.) estas afektaj kaj efikaj kaj ne profunde emociaj; la aranĝado indikas grandan progreson kompare kun antaŭaj verkoj, ĉar la ĉefa devo, akompano de la voĉo, ĵetiĝas al la arĉinstrumenta kvarteto, kaj la klaviceno estas destinita ekskluzive por la bruaj instrumentaj ritorneloj. En sia opero Teodora (1697) li iniciatis uzadon de la orkestra ritornelo.

Lia lasta grupo de operoj, komponitaj por Romo, montras pli profundan poezian senton, larĝan kaj dignan stilon de melodio, fortan draman lertecon, aparte en la akompanata recitativo, kiun teknikon li mem iniciatis eĉ jam en 1686 (Olimpia vendicata) kaj multe pli modernan stilon de aranĝado, ĉe kiu ĉaskornoj aperis unuafoje, kaj estis traktitaj kun elstara efiko.

Krom la operoj, oratorioj (Agar et Ismaele esiliati, 1684; Kristnaska oratorio, ĉ. 1705; S. Filippo Neri, 1714; kaj aliaj), kaj serenadoj, kiuj ĉiuj elmontras similan stilon, Scarlatti komponis pli ol kvin cent ĉambrajn kantatojn por voĉo sola. Ĉi tiuj reprezentas la plej intelektan specon de siatempa ĉambra muziko, kaj estas bedaŭrinde, ke ili restas preskaŭ tute manuskriptaj, ĉar zorga studado de ili estas nemalhavebla al ĉiu ajn, kiu dezirus formi sufiĉan impreson pri la malvolviĝado de Scarlatti.

Liaj malmultaj restantaj mesoj (la historio, ke li komponis ducent, estas apenaŭ kredebla) kaj preĝeja muziko ĝenerale estas relative malgravaj, krom la granda Meso de Sankta Cecilia (1721), kiu estas unu el la unuaj provoj celantaj la stilon, kiu atingis sian kulminon en la grandaj mesoj de Johann Sebastian Bach kaj Betoveno. Lia instrumenta muziko, kvankam ĝi ne estas seninteresa, estas kurioze antikvigita kompare kun liaj voĉaj verkoj.

[redaktu] Registraĵoj

  • Accademia Bizantina. (2004). Il Giardino di Rose. Decca: 470 650-2 DSA.
  • Seattle Baroque. (2001). Agar et Ismaele Esiliati. Centaur: CRC 2664
    Pligrandigu
Pligrandigu


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.karadar.com/Worterbuch/scarlattia.html
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com