Afrihilio
El Vikipedio
Afrihilio, Ni Afrihili Oluga aŭ El-Afrihili (kodo laŭ ISO 639: afh) estas zona planlingvo proponita de historiisto K. A. Kumi Attobrah en Ganao en 1973 por esti helplingvo al subsaharaj Afrikaj popoloj kun fonologio, vortprovizo kaj gramatiko bazitaj sur Afrikaj lingvoj, ĉefe Bantua lingvo. Internacia vortoj estas prenitaj el afrikaj lingvoj por ke ili ne ŝajnas fremdaj.
Afrihilio uzas la latinan alfabeton kun aldonaj literoj є kaj ò (aŭ ɛ kaj ɔ) por specialaj vokaloj.
La substantivoj, kaj nur la substantivoj, samtempe komencas kaj finas per vokaloj. La pluralo estas indikata por inverto de pozicioj de komenca kaj finaj vokaloj. Ĝi havas multaj infiksojn. La forta silabo, ĝenerale estas la dua.
[redaktu] Ekzemploj
- Zuri lu... Bonan tagon
- Zuri zinga... Bonan matenon
- Zuri masa... Bonan postagmezon
- Zuri dani... Bonan vesperon
- Zuri bali... Bonan nokton
- !Afuraho... Tchin! - Al la via saluto!
Ekzempleto (sen traduko):
Kwaku na Akua mai atapiro atajirin wєna liwa yide fu kusa. Ni atapiro atajirin mai imulezi ibarin wєna yє f'amotsoala. Ni amotsoala yє arenobo kika Kwaku na Akua baitu fu duka yє ukuetu upapam tare.
Ku atapiro mai afu okisiwa so nehi nesa bє, na ni imao no inta tabonadi you. Fumai arafi f'amotsoala tò okisiwa.
[redaktu] Bibliografio
K. A. Kumi Attobrah
Ni Afrihili Oluga: The African Continental Language
Accra, Ghana; 2nd ed., 1973
Lib. of Cong. call no. PM8063.A8 1973
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.