Acida pluvo
El Vikipedio
Acida pluvo estas pluvo kies acideco estas danĝera por la homa vivo.
[redaktu] Kemia klarigo
Ĝi formiĝas kiam la aera humideco kombiniĝas kun nitrogena oksido kaj sulfura dioksido, kio eliras el fabrikoj, elektraj centraloj kaj motoroj kiuj bruligas karbon aŭ oleon. La interrilatoj de tiuj gazoj kun akvovaporo formigas sulfuran kaj nitrataj acidojn. Finfine tiuj kemiaĵoj falas surteren kiel pluvo.
Ĝenerale pluvo havas acideco (pH) iomete sub 6,0 pro asimilado de atmosfera karbona dioksido, kiu disiĝas en la pluvero kaj fariĝas kvantetoj da karbonata acido. En kelkaj dezertaj regionoj, pulvo en la aero enhavas sufiĉan karbonatan kalcion por malacidigi la precipitaĵon, kaj tiel eblas, ke pluvo povas esti acide neŭtrala aŭ eĉ alkala. Pluvo ankaŭ povas esti danĝere acida: pluvon, kies acideco estas sub pH 5,6 (pro i.a. poluo), oni nomas acida pluvo.
[redaktu] Kie
La poluiloj de acida pluvo povas trakuri grandajn distancojn kaj vento forpuŝas ilin al miloj da kilometroj antaŭ fali surteren kiel pluvo, pluveto, roso, hajlo, neĝo aŭ nebulo, kiuj acidiĝas per tiuj poluantaj gazoj. Tiuj poluiloj poluas ĉefe akvon -kaj mortigas fiŝojn-, arbarojn, terkulturejojn -kaj homojn kiuj manĝas el ili-, ktp. Laŭdire Ĉinio, Barato kaj Japanio plej suferas tiun poluadon. En Ĉinio estus la plej danĝera mediproblemo. Ĝi endanĝerigus la duonon de la urboj en la lando. En kelkaj regionoj ĉiu pluvo estus acida. Plej grava kaŭzanto estas karbo, kiu nutrigas 70 % de la energion de la azia landego. En Eŭropo Svedio, Nederlando kaj Britio suferus plej danĝere la acidan pluvon. En Ameriko Usono kaj Kanado estus afektita de tiu problemo.
[redaktu] Kiam
Tiun koncepton de acida pluvo kreis brita sciencisto Robert A. Smith meze dela 19a jarcento, sed nur meze de la 20a jarcento post la lasta industria revolucio, oni agnoskis tiun problemon tutmonde. Plej antaŭe oni studis ties efekton ĉirkaŭ la termikaj centraloj britiaj dum la sepdekaj jaroj.