Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Ibekso - Vikipedio

Ibekso

El Vikipedio

La ibekso (Capra ibex) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj, subfamilio de la

Pligrandigu

(Caprinae), estas trovebla en Ningŝja, Gansu, la Interna Mongolio, Ĉinghaj, Ŝinĝjang kaj Tibeto de Ĉinio, kaj ankaŭ en Mongolio, Sovetunio, Pamiro, Hindio, Arabio, Nord-Afriko kaj Eŭropo. La maskla ibekso estas cent tridek ĝis cent sepdek centimetrojn longa kaj la femala cent dek kvin ĝis cent tridek kvin centimetorjn longa; la maskla altas sepdek du ĝis cen ok centrimetrojn kaj la femala sesdek kvin ĝis sepdek ok centimetrojn; la vosto estas de ĝis du dek centimetrojn longa; kaj la maskla estas kvardek kvin ĝis cent kvindek tri kilogramojn peza kaj la femala dudek naŭ ĝis naŭdek kilogramojn peza. La kornoj de la maskla ibekso havas okulfrapajn transversajn eĝojn kaj estas sepdek ĝis cent kvardek centimetrojn longaj; la femala ibekso havas maldikajn kornojn, kiuj estas dek kvin ĝis tridek ok centimetrojn longaj. La ibekso havas nigran strion entendiĝantan de la kapo, tra la vertebraro, ĝis la vosto. Somere ĝiaj haroj estas brunflavaj, kun iom helaj haroj ĉe ambaŭ flankoj de la korpo kaj blankaj sur la abdomeno. Vintre la haroj fariĝas flavblankaj aŭ blankaj.

La ibeksoj vivas sur senarbaj deklivoj de altaj montoj kvincent ĝis sesmil metrojn super la marnivelo. Ili ne timas froston, sed en varmega somero ili sentas sin nekomforte kaj ĉiam ripozas en la ombro de krutaĵo. Dekkelkaj aŭ kelkdekoj da ibeksoj kune aktivadas kaj serĉas manĝaĵojn. Iam la grupo konsistas el cent ĝis cent kvindek ibeksoj. Somere ili translokiĝas alten, vintre ili malsupreniras al lokoj aŭ valoj sen neĝo aŭ kun maldiktavola neĝo. Printempe ili translokiĝas al pli malalta loko por serĉi ĝermojn kaj junajn arbofoliojn. La ibekso aktivadas tre vigle sur krutaĵo kaj estas lerta en kurado kaj saltado. Ĝi manĝas diversspecajn herbojn, junajn foliojn kaj branĉojn de arbetoj. Ĝiaj oreloj kaj okuloj estas akraj, kaj ankaŭ flarado estas tia. Novembre kaj decembre la ibekso estas en la oestro. La femala ibekso naskas idon inter aprilo kaj junio de la sekvanta jaro. Ĉiufoje ĝi naskas unu idon, iafoje du. La gravedeco daŭras cent kvindek ĝis cent okdek tagojn. Kelkajn tagojn post sia naskiĝo, la ibeksidoj jam povas aktivadi sekvante siajn patrinojn.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Ibekso sub la gloso Capra ibex


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Ibekso sub la gloso Capra ibex ibex


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.ultimateungulate.com/Artiodactyla/Capra_ibex.html
•  http://www.trekker.co.il/israel/i-ovdat.asp?number=1
•  http://www.trekker.co.il/israel-ovdat.asp
•  http://www.steinbock.ch


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com