Zombio
El Vikipedio
Zombio estas ulo de afrika kaj centramerika kulturo, estus vekita mortinto aŭ senkonscia, movkapabla vivkadavro kontrolita de sorĉisto por esti sklavo. De folkloro pasis al literaturo kaj kino, kiel sinonimo de vivkadavro kaj al ĉiutaga lingvaĵo kiel metaforo al iu kiu faras la aferoj mekanike, aŭ ebriulo kiu ne plene koncias pri siaj agoj.
La vorto venas el la vorto Zu:mbi (kun longa u) per angla skribmaniero Zombie el iu centra-afrika kaj signifas origine spiriton de mortinto. La vorto povas rilate al kikonga vorto Nzambi, kiu estas la nomo de iu dia serpento, kiu helpus la sorĉiston je la magia revivigo de mortinto.
La kredo je ekzisto de zombioj estas forta en la vuduo kaj aliaj jorubaj religioj. Laŭ kredo, magiisto povas prisorĉi homon kaj igi iun zombio, ŝajn-mortinto.
La zombio estas ŝatata figuro en hororfilmoj, komiksoj ks., kiel vekiĝanta, putriĝanta viv-kadavro.
La unua filmo pri zombioj estis White Zombie (blanka zombio) de Victor Halperin el 1932 kun ĉefrolanto de la hungardevena Bela Lugosi.