Walter Lippmann
El Vikipedio
Walter LIPPMANN (lipman), germano, d-ro jura, advokato kaj prokuroro. Naskiĝis en la 13-a de oktobro 1895 en Leipzig. Multspeca propagandista laboro ekde 1908, instruado, paroladoj, societa laboro. LK kaj dir. de la gramatika sekcio de la Akademio. Multaj artikoloj, precipe gramatikaj kaj literaturaj en Esperantaj gazetoj. Tradukis literaturaĵojn, kunlaboris (plej ofte per kontrolado de manuskriptoj) en multaj literaturaj, gramatikaj ka vortaraj verkoj. Trad. la Zamenhofan verkon Lingvajn Respondojn al Germana, 1921; La refleksiva pronomo en Esperanto, 1927; Raportoj de la Gramatika Sekcio de la Akademio (ekde 1924) kutime kun disertacioj pri lingvaj problemoj.