Vuk Echtner
El Vikipedio
Vuk ECHTNER <baptita Wolfgang> (naskiĝis 1905- mortis fine de januaro 1994 en Domažlice) estis ĉeĥia esperantisto.
Lerninte E-on 7-jara, li aktivis en la movado ekde 1920, estis fondinto de Ĉeĥa prunta biblioteko (1920), junulara sekciestro de EAĈSR, dum 47 jaroj redaktoro de Aŭroro (E-revuo por blinduloj), tradukinto por Ĉeĥoslovaka antologio (el Jirásek, Zeyer, Šrámek, Malířová, Baar, Tilschová, Vrba), estro de pedagogia sekcio, bahaano, pro kiu li travivis 22 monatojn en karcero (1958-1960). Por blinduloj li brajle transskribis 52 diversajn lernolibrojn.
En 1927 li kunorganizis la internacian konferencon "Paco per lernejo" en Prago. En la 30-aj jaroj li gvidis la junularan kaj lingvan komisionojn de la landa E-asocio. Post la dua mondmilito li instriiis E-on en someraj E-tendaroj. Pro sia kunlaboro kun E-bahaanoj kaj kun UEA ("pro malamika agado") li estis enkarcerigita en 1956, kaj amnestiita nur en 1960.
Post junaĝa konatiĝo kun Eroŝenko, Echtner pleje aktivis en organizaĵoj por blinduloj. De 1930 li gvidis la Internacian Blindulaferan Informejon kaj Statistikejon, redaktis la brajlan E-revuon Aŭroro dum 47 jaroj (1928-1975), gvidis E-kursojn, pretigis brajlan E-ĉeĥan vortaron kaj transskribis por nevidantoj 52 lernolibrojn pri diversaj fremdlingvoj.
Echtner kuneditoris Historio de la E-movado en Ĉeĥoslovakio (1983) de Stanislav Kamaryt.
Distingita per la plej alta honormedalo de la ĉeĥa blindularo, Echtner estis honora membro de Ĉeĥa E-Asocio, kiu lin proponis, en novembro 1993, por Honora Membreco en UEA.