Volodimir Svidzinskij
El Vikipedio
Svidzinskij Volodimir ukraine Володимир Свідзінський (1885-1941) - poeto-simbolisto, majstro de lirika et-formo, tradukisto. Lernis en seminario, finis Komercan Instituton en Kijivo. Laboris kiel ŝtatoficisto, de 1925 - en Ŝtata Eldonejo de Ukrainio. Pereis en 1941 dum evakuado en Ĥarkivo.
La unua vers-kolekto "Lirikaj poemoj" aperis en 1922, sekvantaj - en 1927, 1940. Aro de mirakle savitaj en Sovetio poemoj estis eldonitaj Munkeno (1975). Komencis kiel simbolisto, poste transiris al superrealismo kun klasikaj formoj. Oficiala sovetis kritiko riproĉis, ke li "estis ekster tempo kaj spaco".
Tradukis de antikva literaturo, ankaŭ de la lingvoj franca, germana, pola, rusa.
Grandan aron de liaj poemoj esperantigis Kris Long.