Vipassano
El Vikipedio
Meditado > Vipassano
Vipassano, el la palia vipassanā (sanskrite vipashyanā), "klarvido": unu el la du ĉefaj kategorioj de la klasika budhisma meditado bazitaj sur la Satipatthāna-Sutta, de la Majjhima Nikāya en la palilingva Tripitako, kaj sur la Mahā-satipatthāna-Sutta en la Dīgha Nikāya (longa versio de la unua).
La du kategorioj estas samatha-bhāvanā kaj vipassanā-bhāvanā. La unua celas al koncentriĝado (samādhi), la dua al tiu klarvido kaj saĝo ((paññā)) kiu rompas la ligojn al sansaro kaj rezultas en nirvanon.
La vipassana meditado ne temas pri intelekta kompreno, sed pri direkta perceptado de la realo, t.e., de la propraj korpaj kaj mensaj procezoj. Tia meditado eksponas la veron de la malpermanento, de la nekontentigo kaj de la senpersona kaj sensubstanca naturo de ĉiuj korpaj kaj mensaj fenomenoj (palie anicca, dukkha, anattā).
Tiu ĉi saĝo (paññā) estas decida faktoro por la liberiĝo, kvankam ĝi devas esti ligita al la aliaj du partoj de la budhisma ekzercado: moralo (sīla) kaj koncentriĝado (samādhi).