Verukapro
El Vikipedio
La verukapro aŭ fakoĉero (Phacochoerus africanus, parte ankoraŭ Phacochoerus aethiopicus) estas apro (porko) vivanta en Afriko el la besta familio malnovmondaj aŭ veraj porkoj (Suidae) el la ordo de parhufuloj.
Enhavo |
[redaktu] Aspekto
La verukapro similas je ekrigardo al apro, sed ĝi havas 6 parojn da veruko sur la kapo kaj duonrond-formajn, ĝis 60 cm longajn, kurbajn dentegojn. La verukoj estas nur haŭtestaĵoj ekzistintaj jam en la embria formo. La plenkreskaj virbestoj povas havi grandajn verukojn. La mallonga kolo portas haŭtlobon.
Ĝia kutime griza felo estas maldika, havas nukan kaj dorsan kolhararon, kiu stariĝas ĉe danĝero. Ĝi havas ankaŭ kvastan voston, kiu starixgas dum fuĝo aŭ atako. La plenkreskaj inbestoj pezas maks. 70 kg, virbestoj ĉ. 100 kg. La postkola alto estas 65cm.
[redaktu] Vivmaniero
Ili vivas grupe, aktivas dumtage – tagmeze ripozas en ombro - , nokte kaŝas sin ĉe rokaj fendaĵoj, malnovat termitejoj kaj prefere en kavernoj de terporkido (Orycteropus), kiuj nokte aktivas. Ili uzas ankaŭ la kavernojn de histriko aŭ kelfoje mem fosas unu. Ilia ĉefa malamiko estas la leono.
La inbesto naskas ĝeerale 4 idojn en kaverno de terporkido.
[redaktu] Disvastiĝo kaj subspecioj
La verukapro disvastiĝis en tuta Afriko, sude de la Saharo. Ĝi havas 4 subspeciojn, el kiuj nur unu estas endanĝerita, la t.n. eritrea verukapro (Phacochoerus africanus aeliani).
[redaktu] Specia stato
Novaj esploroj supozas, ke ekzistas du diversaj vivantaj specioj:
- Phacochoerus aethiopicus dezerta verukapro.
- (Phacochoerus aethiopicus aethiopicus, formortis.)
- Phacochoerus aethiopicus delamerei, savana verukapro (Somalio kaj nordorienta Kenjo).