Turo (ŝako)
El Vikipedio
Turo estas ŝakpeco en la formo de ronda, krenelata turo. Ĝi moviĝas laŭ la horizontaloj aŭ vertikaloj de la tabulo.
Ludkomence la turoj staras en la anguloj de la ŝaktabulo. Ili estas tre potencaj pecoj, sed komence malhelpas ilian moviĝon la peonoj.
Kiam la peonoj malmultiĝas dum la ludo, la turoj iĝas pli potencaj. Speciale efikaj ili estas agante duope sur unu linio.
Ŝakaj pecoj |
---|
Reĝo |
Damo |
Turo |
Kuriero |
Ĉevalo |
Peono |
Oni kalkulas ilian valoron je 5 peonoj, tio estas pli ol la duona valoro de damo.
Turo estas tre utila por protekti la antaŭeniron de peono (cele al oficiriĝo).