Ĉevalo (ŝako)
El Vikipedio
Ŝakaj pecoj |
---|
Reĝo |
Damo |
Turo |
Kuriero |
Ĉevalo |
Peono |
Ĉevalo estas ŝakpeco en formo de ĉevala kapo. Ĝiaj ecoj estas :
- Ĉevalo moviĝas ne laŭ la horizontaloj, vertikaloj aŭ diagonaloj de ŝaktabulo, sed en unu movo je 2 kampoj horizontale aŭ vertikale plus unu kampo orte al tio.
- Ĉevalon ne haltigas iuj interaj pecoj; ĝi povas "transsalti" ilin.
El tio rezultas kelkaj interesaj sekvoj:
- Ĉevalo povas atingi el iu pozicio maksimume ok kampojn; ĉe la rando de la tabulo estas malpli. Tial tre gravas bone elekti la pozicion de siaj ĉevaloj.
- Ĉevalo estas la sola peco, kiu povas ataki (minaci) damon, sen esti atakebla de ĝi.
- Ĉevalo povas atingi "sufokan maton", ĉe kiu la malamika reĝo estas tute ĉirkaŭata de propraj pecoj kaj ne povas eskapi la minacon de ĉevalo.
- Lerte lokita ĉevalo povas ataki du (aŭ plurajn) malamikajn pecojn en formo de "forko", tiel ke normale nur unu el ili povas fuĝi.
- Ĉevalo atakata de apuda kuriero aŭ peono povas per unu movo inversigi tiun atakon.
Oni taksas la valoron de ĉevalo egala al tiu de tri peonoj (same kiel kuriero). En esceptaj okazoj ĝi povas esti tre valora, precipe se la ĉevala duopo bone kunlaboras.