Tosca
El Vikipedio
Muziko>>Klasika muziko>>Opero
Triakta opero de Giacomo Puccini
Libreto laŭ la dramo de Victorien Sardou
Kreita la 14-a de januaro 1900 en la tetro Constanzi en Romo.
La rakonto okazas en Romo en 1800.
Unua akto, en preĝejo:
La kantistino Floria Tosca estas la ĵaluza amantino de la pentristo Mario Cavaradossi. li helpas la respublikisto Angelotti kiu fiĝis el la malliberejo de la tirano Scarpia.
Tosca, pro ĵaluza maldiskreto, malkaŝigas informojn al Scarpia kiu enkaptitejigas Cavaradossi-n.
Dua akto, en la loĝejo de Scarpia:
Dum Mario Cavaradossi estas torturata, Scarpia promesas al Tosca liberigi lin, se ŝi sin donus al li. Tosca ŝajnas akcepti, sed tuj kiam ŝi havas la pasportojn subskribitajn de Scarpia, ŝi mortigis lin.
Tria akto, sur la teraso de la Kastelo Sankt’Anĝelo:
tosca informas Mario pri lia simulota ekzekuto kaj la sekvonta forfuĝo. sed Scarpia mensogis, kaj Mario ne sin relevas post la pafilado. Malespera Tosca sin ĵetas en la malplenon.
Tosca, enhavanta fruan netonalecon, estas la opero de Puccini kiu estis la plej dsputita eĉ la plej hatita, kiu ricevis insultojn de la tiamaj muzikistoj. Sed ĝi estis dekomence populara, kaj nun, neniu muzikisto neas ĝian unuarangan muzikan kvaliton.