Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
The Matrix - Vikipedio

The Matrix

El Vikipedio

La Matrico
Internacia afiŝo
Originala Titolo: The Matrix
Produktadlando: Usono
Filmita en: Usono (Kalifornio)
Originala Lingvo: Angla
Kina Aperdato: 31-a de marto 1999
Daŭro: 2h15
Ĝenro: Sciencfikcia filmo
Buĝeto: 63.000.000 USD
Reĝisoro: Andy kaj Larry Wachowski
Scenaro: Andy kaj Larry Wachowski
Laŭ la verko de: ---
Produktisto: Joel Silver
Muziko-eldonisto: Don Davis
Laboratorio kaj Optikaj efektoj: Ping Yuen Woo
Produkto: Warner Bros, Silver Pictures, Village Roadshow Pictures
Distribuo: Warner Bros


The Matrix (La Matrico) estas filmo, kiun verkis kaj reĝisoris la fratoj Wachowski. Ĝi aperis en 1999.

Ĝi pioniris novan efektoteknikon nomatan kuglomomentoj (bullet-time), per kiu oni malrapidigas aŭ eĉ paŭzigas tre mallongan agon — ekzemple pafon de unuopa kuglo — dum ĉirkaŭ ĝi glate moviĝas la vidpunkto de la spektantoj.

Post la neatendita sukceso de la filmo aperis du sekvaĵoj (The Matrix Reloaded kaj The Matrix Revolutions), videoludo Enter the Matrix (Eniru la Matricon), kaj kolekto de naŭ desegnitaj filmetoj nomata The Animatrix.

Enhavo

[redaktu] Resumo

Atentu: Kio sekvas, malkaŝas la intrigon de la rakonto.


Centra en la rakonto estas la otakuo Thomas Anderson [tomas ander-son], dumtage komputila programisto, sed nokte kodkanajlo sub la nomo "Neo". Li renkontas bandon da ribeluloj, kies estro Morpheus [morfjus] klarigas, ke la tuta mondo estas iluzio — nomata la Matrico — kreita de la maŝinoj, kiuj efektive regas la mondon.

Morpheus liberigas Neon el la Matrico, kredante lin "Tiu", kiu (laŭ profetaĵo de virino nomata "la Orakolo") detruos la Matricon kaj savos la homaron. Neo skeptikas, sed li trejniĝas kaj lernas transpasi la regulojn de la iluzio, ĝis, ene de tiu mondo, li fariĝas ia superhomo. Li ankaŭ komencas enamiĝi kun ribelantino Trinity [trini-ti].

La bando estas konstante ĉasata de la Agentoj — konsciaj programoj, kiuj kapablas eviti kuglojn, detrui murojn per la pugno, kaj eĉ anstataŭigi iun ajn alian Matricanon per si. Kiam unu ribelulo perfidas la bandon, la Agentoj kaptas Morpheus. Neo kaj Trinity reeniras en la Matricon kaj sukcesas savi lin, sed Neo estas tie mortpafita de Agento Smith [smif].

En la reala mondo, Trinity tamen rifuzas akcepti lian morton, kaj flustras al li, ke ŝi nun kredas pri la profetaĵo. Neo reviviĝas en la Matrico kaj, kun nova kapablo rekte percepti ĝian iluziecon, li senpene detruas Agenton Smith.

[redaktu] Ĉefrolas

  • Keanu Reeves kiel Neo
  • Laurence Fishburne kiel Morpheus
  • Carrie-Anne Moss kiel Trinity
  • Hugo Weaving kiel Agento Smith
  • Gloria Foster kiel la Orakolo

[redaktu] Influoj

La filmo aludas multajn historiajn kaj literaturajn mitojn, inkluzive de La Aventuroj de Alico en Mirlando, bildkonceptoj el la jud-kristana tradicio, kaj la romanoj de William Gibson, precipe Neuromancer. La ideo de virtuala realo nomata "la Matrico" ŝajne originis en rakonto el 1976 de la brita sciencfikcia televidserio Doctor Who.

Ĉeestas en La Matrico elementoj de teologio, filozofio kaj gnostikismo. Aliaj temoj estas la debato inter libervolismo kaj determinismo, kaj la naturo de la realo, la percepto, la scio kaj la ekzisto. Troviĝas ankaŭ nebulaj aludoj al budhismo kaj taoismo, nirvano kaj renaskiĝo. Kelkaj el la ideoj aperas en malnovaj tekstoj pri epistemologio, ekzemple la Platona alegorio pri la kaverno kaj la Meditoj pri Unua Filozofio de Kartezio.

[redaktu] Kial la maŝinoj vivtenas la homojn?

La filmo asertas, ke la komputiloj uzas la homaron kiel energifonton. Sed la kemia energio bezonata por vivteni homon estas multe pli granda ol la energio, kiun la maŝinoj povus rikolti; ili pli bone farus, se ili generus sian elektron per simpla bruligo de la organika materio.

Origine, la klarigo estis malsama: la maŝinoj uzis la homajn cerbojn kiel la komponantojn de giganta paralela komputilo. Sed la verkistoj timis, ke nefakaj spektantoj malfacile komprenos tion.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com