Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Teodoro de Mopsuestio - Vikipedio

Teodoro de Mopsuestio

El Vikipedio

Teodoro de Mopsuestio (350-428) estas grava kristana pensinto de la 5-a jarcento. Li venis de Antioĥia, Sirio kaj estis episkopo de Mopsuestio, Kilikio en Anatolio (392-428). La plej fama el liaj studentoj estis Nestorio, kiu fondis la herezon nestorianismon. Nestorianoj nomas Teodoron "la Interpretanto" ĉar ili sekvas lian interpreton de la Biblio. Teodoro estis amiko de Sankta Johano Krizostomo, kiu konvinkis lin sindoni al kristana filozofio. Kvankam li estas preskaŭ nekonata en nia tempo, li estis tre influa en sia tempo.

Teodoro ne estis kondamnita kiel herezulo en sia tempo. Tio okazis en la jarcento posta kiam li fariĝis populara inter herezuloj.

Lia interpreto de la Biblio estis tre laŭvorta, ne-poezia, praktika, historia, logika, judismema kaj tre kontraŭ-alegoria. La signifo de biblia teksto estas ununura kaj estas la intencita signifo de la homa aŭtoro mem. Pro tio, Teodoro ofte legis judajn komentarojn por kompreni la Biblion. Laŭ Teodoro, ekzemple, la 22-a Psalmo ne estas antaŭdiro pri la morto de Kristo.

Laŭ katolikismo kaj ortodoksismo, biblia teksto povas havi multajn sencojn, ambaŭ laŭvorta kaj alegoria, inter aliaj; teksto povas havi sencon intencita de Dio sed ne intencita de la homa aŭtoro. En tio, tiuj sekvas Origenon de Aleksandrio. En tiu tempo, la teologoj de Antioĥia emis interpreti la Biblion laŭvorte kaj emfazi la homecon de Jesuo Kristo, dum la de Aleksandrio emis interpreti alegorie kaj emfazi la diecon de Kristo.

Teodoro verkis libron (nune perdita) kontraŭ Origeno pri alegorio kaj historio.

Lia Biblio: la Biblio de Teodoro ne enhavis la jenajn librojn: Ijob, Alta Kanto, Ezra, 1 Kroniko, 2 Kroniko, la apokrifo, Jakobo, 2 Petro, 2 Johano, 3 Johano, Judas kaj la Apokalipso.

Lia kristologio: en reakcio kontraŭ arianismo, Teodoro emfazis la homecon de Kristo kaj lia libera homa volo. Li vidis la homecon kaj diecon de Jesuo kiel apartaj kaj plenaj sed ankaŭ unuigitaj kiel "edzo kaj edzino", "animo kaj korpo". Liaj vortoj pri tio ne estas klare herezaj, ĉar eble li rigardis la du flankoj de Jesuo kiel naturoj (la ortodoksa kalcedonia doktrino) kaj ne kiel personoj (nestorianismo), sed Nestorio kaj aliaj sekvintoj de Teodoro klare interpretis lin hereze.

La multaj verkoj de Teodoro estas perditaj. Li batalis forte kontraŭ herezo de arianismo kaj apolinarianismo.

Teodoro estis studento de Diodoro de Tarso.

En la jaro de lia morto (428), lia studento Nestorio fariĝis Patriarko de Konstantinopolo.

Post morto: Je 451 ĉe la Koncilio de Kalcedonio, la Eklezio nomis lin "heroldo de la vero kaj doktoro de la Eklezio". Sed je 533 ĉe la Dua Koncilio de Konstantinopolo, la Eklezio kondamnis iujn el liaj verkoj kaj lian doktrinon pri la Enkarniĝo de Kristo kiel herezaj. En tiu tempo, Teodoro fariĝis aŭtoritato inter la herezuloj de nestorianismo kaj pelagianismo.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com