Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Teni la Aspidistron Fluganta - Vikipedio

Teni la Aspidistron Fluganta

El Vikipedio

Teni la Aspidistron Fluganta (en:Keep the Aspidistra Flying) (unue eldonita 1936) estas romano de George Orwell. Ĝi situiĝas en la 1930-oj do Londono.

Teni la Aspidistron Fluganta estis kinigata en 1997 (en Usono oni ĝin publikigis sub alia titolo Gaja Milito (en:A Merry War) reĝisorita de Robert Bierman surbaze de teatraĵigo far Alan Plater, en kiu ĉefrolis Richard E. Grant kaj Helena Bonham Carter.

[redaktu] Intrigo

Atentu: Kio sekvas, malkaŝas la intrigon de la rakonto.

La protagonisto, Gordon Comstock, estas aspiranta poeto kiu estas 'deklarinta militon' al ĉio, kion li perceptas ĉiea dependeco de mono ('Mono-Dio' laŭ lia priskribo) per tio, ke li forlasis sian postenon kiel reklam-verkisto ĉe reklam-firmao.

Gordon loĝas en unuĉambra apartamento en Londono, enspezanta apenaŭ sufiĉe por teni sin viva en librovendejo apartenanta al iu Skoto, McKechnie. Li vivteniĝas laŭ maniero pri kiu li kontentas kaj samptempe malŝatas (en tio ke li vivas sen financa ambicio kaj sen la bezono por 'bona laboro', sed liaj viv-kondiĉoj estas malkomfortaj kaj limigaj).

Godon vidas ĉie-eston de mono malantaŭ sociaj rilatoj en tio, ke li sentas, ke virinoj trovus lin pli alloga, se li estus finance pli bonfarta. En la komenco de la romano, li sentas ke lia sola amikino, Rosemary, (kiu laboras por la sama firmao), iel malkontentas kun li pro lia ekonomia statuso.

Filip Ravelston, eldonanto de revuo MalKristo (en:AntiChrist), Marksisto, kaj amiko de Gordon, principe konsentas kun Gordon, sed finance estas konsiderinde pli bonfarta ol li kaj de tio ŝajnas havi malmultan simpaton kun la praktikaj mizeraĵoj de la vivo de Gordon. Ravelston jam ĉiam klopodas eldoni multon el la verkoj de Gordon. Trae tra la romano, Gordon pripensas pri sia "magnum opus" (granda verko), Londonaj Plezuroj, ŝanceliĝante tien-reen inter admiro al si kaj sia verkado, kaj sinabomeno. Gordon ankaŭ laboras super poemo kiu distilas liajn ideojn pri mono, en kiu li personigas la ideon pri "Mono-Dio", kiel reprezento de la ĉasado por mono kaj materialan sukceson.

La aspidistro estas spinriĉa dom-planto kiun tiutempe oni konsideris simbolo de teda mezklasa gusto en Britio, kaj kiu ŝajne sekvadas Gordon-on tra la romano. La aspidistro en lia unuĉambra apartamento, kiun li klopodas mortigi, neniam mortas — ĝi ŝajnas nedetruebla.

Kiam Gordon sendas poemon al Usona periodaĵo, li ricevas ĉekon kiu dotas lin je dek pundoj — konsiderinda sumo. Hornorece, Gordon flankenmetas duonon por sia fratino, Julia, kiu ĉiam jam disponiĝas por prunti la li monon kaj subtenon. Li regalas Rosemary-on kaj Ravelston-on per ĉefmanĝo, kiu bone komenciĝas, sed kiu molboniĝadas tra la daŭro de la vespero. Gordon, ebriega, klopodas per forto amori kun Rosemary, kun kiu li ne jam kundormis (Rosemay rifuzadas ĉar Gordon ne povas subteni la infanon kiu eble rezultos — mono denove). Ŝi reĵete admonas lin, kaj forlasas lin kun Ravelston. Tiam Gordon akiras duopon de prostituitinoj, kaj provas igi Ravelston-on kunveni kun li. Ravelston komplezas, sed rezonas ke li pagos la virinon sed ne amoros kun ŝi. Okaziĝas, ke poste Gordon atencas polican sarĝenton, kaj fintrafas malliberejon.

Fine, Ravelston kaŭcie liberigas Gordon-on, spitege al lia protesto. En la juĝejo iu raportisto aŭdas pri la afero, kaj ĝin priskribas en la loka gazeto. La sekva publico rezultigas ke Gordon perdas sian laboron ĉe la librovendejo, sian loĝejon, kaj sekve, sian relative 'komfortan' viv-manieron. Dum Gordon provadas trovi alian laboron, lia vivo malrapide malboniĝadas, lia poezio stagnas.

Dume, Gordon komencas laboron ĉe alia librovendejo, ĉi-foje apartenanta al la abomena s-ro Cheeseman (Fromaĝulo), por eĉ malpli da mono. Obstine celanta la plej malaltan nivelon socian, mondon sen mono kaj sen moralaj devoj, Gordon luas kadukaĉan ĉambron en kvartelaĉo en Lambeth kaj atingas sian ekonomian kaj spiritan nadiron.

Sajne gestante siajn bonajn celojn (en:good faith), Rosemary revenas al li, al lia nova, eĉ pli malfreŝa apartamento, kaj ili amoras, sed la afero finiĝas malvarme.

Poste, Rosemary konstatas, ke ŝi gravedas, kaj informas Gordon-on, kiu nun trovas sin devigata elekti inter tio forlasi ŝin al vivo de sociala honto, kaj tio reveni al 'deca laboro' ĉe la reklam-firmao, New Albion (kiun li antaŭ forlasis en sia milito kontraŭ mono) por financumi ilian geedziĝon kaj kunvivadon.

Finfine li revenas al la New Albion, tiu 'bona laboro' kiun li tiel malŝatis en komenco de la libro, kaj ili geedziĝas. Ili interkonsentas aĉeti aspidistron por beligi sian novan hejmon!


Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.

[redaktu] Eksteraj ligoj

Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.
Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com