Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Talento - Vikipedio

Talento

El Vikipedio

Oni parolas pri talento, se persono estas en iu rilato pli kapabla ol la granda plimulto de la homoj. Talento estas denaska kvalito. Por atingi elstarajn rezultojn en iu kampo nepre necesas ankaŭ lernado kaj trejnado. Talentoj montriĝas en la plej diversaj branĉoj de la homa agado, sed ĝenerale ili estas klasigeblaj al la sferoj intelekta, arta kaj sporta.


[redaktu] Fondaĵo Talento

Fondaĵo

La Fondaĵon Talento establis la Ekonomikista Grupo de Hungara Esperanto-Asocio en la jaro 1989. La fondaĵo okupiĝas pri kapablo-evoluigo de infanoj kaj mediprotektado. En septembro 1989 la fondaĵo ekfunkciigis lernejan klason por ses-jaraj infanoj en urbeto Budaörs (apud Budapeŝto).

En 2004 oni trovas spurojn, ke la fondaĵo apogas la mediprotektan organon Lélegzet (Spiro) de Levegő Munkacsoport (Aera Laborgrupo) de esperantisto Lukács András.

[redaktu] Talento-lernejo

La Talento-lernejo estis fondita en 1989 kaj funkciis en Budaörs, Hungario. Laŭ la ekzamenoj ĉe la komenco de la lernado la infanoj estis averaĝe kapablaj. Ekde tiam la lernantoj kaj la pedagogoj atingis elstarajn sukcesojn. La klaso specialiĝis pri matematiko kaj fremdaj lingvoj (kompreneble ankaŭ la lernobjektoj pri la gepatra lingvo havas gravan rolon). Post du jaroj ili adiciis kaj subtrahis nombrokolumnojn dum momentoj, mense multiplikis du duciferajn nombrojn kaj bone faris dividojn.

La instruprogramo emfazis ĉefe matematikon kaj fremdajn lingvojn. Kiel enkondukan fremdan lingvon la infanoj lernis Esperanton. 12 infanoj en la unua kaj la dua studjaroj lernis Esperanton ĉiutage 3 horojn. En la tria studjaro ili komencis lerni la francan lingvon.

En matematiko ili uzis la tradician japanan kalkulilon sorobanon. Jam ĉe la fino de la unua lernojaro videblis la evoluo de la gelernantoj kaj evidentiĝis la sukceso. Post 3-jara eksperimento komencis la lernadon la dua klaso. Tie la laboro baziĝis sur la spertoj de la unua klaso. Ekde tiu tempo oni jam povas paroli pri vera lernejo kaj ne nur pri eksperimenta klaso.

Ekde septembro de la 1993-a jaro Talento-lernejo havis tri klasojn: unuan, duan kaj kvinan. La lernejo funkcias en la sama konstruaĵo kiel la oficejo de Fondaĵo Talento, kiu subtenas la lernejon. Oni jam skribis multe en diversaj gazetoj pri la unua eksperimenta klaso (la nuna kvina klaso).

[redaktu] Kunlaborantoj

La iniciatinto estis LUKÁCS András, kies filo lernis en la eksperimento. Nun li estas fama en Hungario pro sia laboro pri mediprotektado. En . La instruprogramon de Talento-lernejo kunmetis RADOS Péter, la sama, kiu estas kunaŭtoro de la superintensaj kursoj.

Grave kontribuis Esperantina MIRSKA, kiu nuntempe sendas materialojn al edukado.net, ŝi do estas atingebla. Blazio Vaha (nacia skribo: Balázs Wacha) nun laboras ĉe la Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio, li flegis la lingvoscion de infanoj en la tria studjaro kaj akompanis ilin al la eksterlandaj vojaĝoj. Cetere li gravege kontribuis, ke la Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio deklaru, ke Esperanto estas vivanta fremda lingvo.

Tiu ĉi eksperimento volis igi amasa la infanedukan metodon de familio Polgár, kies tri filinoj nun estas inter la plej bonaj ŝakistoj.

La fondaĵo/lernejo protestis kontraŭ konstruota aĉetcentro apud la lernejo, poste la loka registaro ne plu apogis la lernejon.

La posta sorto de la lernejo estas nebula, sed verŝajne finiĝis en 1994.

pri la eksperimento

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com