Taŭrino
El Vikipedio
Taŭrino (2-amino-etano-sulfona acido) estas aminoacido estanta nature en la korpo kaj en manĝaĵoj (precipe animalaj). Ĝia nomo venas de Bos Taurus (bova galo) el kie oni unue ektenis ĝin antaŭ pli ol 150 jaroj. Taŭrino, male ol aliaj aminoacidoj, ne estas aldonata al proteinoj, sed ekzistas en la ĉelo kiel aminoacido mem.
[redaktu] Kemiaj karakteristikoj
- Formulo: C2H7NO3S
- Molekula pezo: 666
- Strukturo: NH2-CH2-SO3H
- Natura stato kaj biologia funkcio:
- En muskolaj histoj de Senvertebruloj. Taŭrino fariĝas el cisteino nur aŭ ĉefe en la hepato. En histoj de mamuloj, la intertempaj produktaĵoj estas cisteinsulfina acido kaj hipotaŭrino.
- Galaj acidoj, kiel acidoj koloka kaj desoksikolika fariĝas en la intesto kun glicino aŭ taŭrino. La regulanto de la rilato inter la kunoj de unu kaj la alia speco ŝajne estas la ĉeesto de taŭrino.
- En la cerbo, kie agas kiel neŭromodulanto.
Taŭrinon oni faras industrie en kemiaj laboratorioj, kaj estas uzata kelkfoje terapeŭte por pritrakti diabeton, epilepsion, hipertension, hepatajn malsanojn aŭ kistan fibrozon. Ankaŭ kutime troviĝas kiel aldono en energigaj trinkaĵoj kiel Red Bull aŭ Burn pro siaj stimuligaj kapabloj.