Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Sulo - Vikipedio

Sulo

El Vikipedio

Sulo

Ruĝkrura sulo
Biologia klasado
Regno: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Suledoj Sulidae
Genro: Sulo Sula

Sulo estas genro el la ordo de pelikanoformaj birdoj. Ili vivas sur la marbordoj de la tropika kaj kontinenta zono.

Sulo moviĝas sur la grundo mallerte, stumble. Ĝi flugas bonege, falegas el alto de 20-40 m kaj subakviĝas eĉ ĝis 25 m kaj kapablas resti kelkajn minutojn subakve. La bobenoforma korpo kun la pinta beko apenaŭ trovas reziston alakve. Ĝiaj naztruoj estas fermeblaj. Ĝiaj okuloj – kiel ĉe aliaj fiŝomanĝantaj birdoj – sidas iomete subenrigardante, tiel ĝi ĉiam povas vidi, kio okazas en la akvo.

La familio suledoj havas 9 speciojn. Ilia korpogrando estas inter 65 kaj 100 cm. Ili estas strikte parencaj al la pelikanoj, ambaŭ havas aerkusenon subhaŭte, kiu devigas ilin falegi enakven (sen tio ili ne povus profunde subakviĝi).

Booby chick on Palmyra Atoll.
Pligrandigu
Booby chick on Palmyra Atoll.

La sulo (Sula spp.) el la ordo de pelikanoformaj birdoj kaj familio de suledoj estas granda marbirdo. En la mondo troviĝas 9 specoj de tia birdo. La plejparto el ili vivas sur insuloj kaj en ĉemaraj regionoj de la tropikaj kaj varmetaj zonoj. En Ĉinio oni povas trovi du specojn de suloj, nome, brunan sulon kaj ruĝpiedan sulon, kiuj vivas en la sudorientaj ĉemaraj provincoj kaj generas sur Ŝjiŝa-insularo en la Suda Ĉina Maro. La fortika beko de la sulo estas konusforma, kun iom malsupren kurbiĝanta pinto. La beka radiko kaj la vangoj estas kovritaj de membrano, la naztruoj estas fermitaj, kio favoras al kaptado de fiŝo en akvo. La muskoloj ĉe la gorĝo estas lozaj, pro kio la sulo povas engluti grandan fiŝon. La longaj flugiloj helpas ĝin en flugado. Ĝia vostoplumaro estas longa kaj kojnoforma. Ĝi havas mallongajn krurojn kun piedfingroj kunigitaj per naĝhaŭto. La sulo pasigas la grandan parton de tempo sur maro, escepte de noktoj kaj la genera tempo, kiujn ĝi pasigas sur marinsulo. Restante surtere aŭ surarbe la sulo fariĝas senkapabla, kiam ĝi defalas de branĉo, ĝi devas pene svingi siajn flugilojn por levi sin en aeron. Alie, ĝi devas grimpi sur altan deklivon aŭ rokon por de tie ekflugi post nelongdistanca glisado. Tamen sur la maro ĝi povas plene montri sian talenton. Ĝi lertas kaj flugi kaj naĝi. La suloj flugas grupe en aero, serĉante ĉasaĵon en maro. Trovinte fiŝon, ĝi tuj kuntiras siajn flugilojn, rektigas sian kolon, plonĝas en akvon kaj kaptas la ĉasaĵon per la pika beko. Iam por persekuti ĉasaĵon, ĝi subakviĝas ĝis profundeco de 2-3m. Ĝi povas konservi provizore la kaptitan fiŝon en la kropo, kaj poste ĝi elsaltas el la akvo kaj ekflugas en la aeron. En la genera tempo la suloj kolektiĝas sur marinsuloj. Gebirdoj kune konstruas sian neston, la femala birdo demetas unu ovon (malofte du), helbluan kaj tegitan per blankajo. La femala kaj maskla birdoj alterne kovas la ovon. La kovado daúras ĉ. unu kaj duonan monatojn. En la lastaĵ jaroj la kvanto de la suloj ĉiam reduktiĝis. Tio estas kaŭzita de detruo al iliaj restadejoj.

En Eŭropo troviĝas nur la specio eŭropa (aŭ baskria) sulo (Sula bassana), kiu ricevis la latinan nomon pro la Bass-Rock-rifo en la golfo (fjordo) Firth of Forth. La birdo longas 90 cm, havas nur unu ovon en nesto de algo, herbo. Ili estas grandaj, blankaj birdoj kun kelkaj nigrecaj flugilplumoj. La birdidoj eloviĝas post 6 semajnoj kaj post pliaj 10-11 semajnoj ili unuafoje vizitas la akvon kaj ofte ili plonĝas per kuraĝa falego. La birdidoj havas tiam malhelbrunan, hele makulitan nestoveston, sed ili iĝas per ĉiu plumoŝanĝo pli kaj pli helaj, kaj en la kvina vivjaro formiĝas la neĝoblanka plumaro, kiu nur kaposupre estas helflava. Ĝia plej proksima parenco estas la kaplanda sulo (Sula cepensis)

Aliaj specioj:

  • ruĝkrura sulo (Sula sula) havas ruĝajn krurojn kaj helbluan bekon kun ruĝa bazo
  • guana sulo (Sula variegeta) havas brunajn-nigrajn flugilojn kaj nigre makulitan dorson
  • blukrura sulo (Sula neboŭii) kovas du ovojn, sed nur unu ido plenkreskiĝos
  • blankventra sulo (Sula leucogaster) havas ĉokoladobrunan koloron krom la blanka ventro kaj blankan parton subflugile.
  • norda sulo
  • fregat-birdo
  • kormorano


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Sulo sub la gloso Morus bassanus
Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com