Pelikanoformaj birdoj
El Vikipedio
Pelikanoformaj birdoj | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
perua pelikano Pelecanus thagus | |||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||
|
Pelikanoformaj birdoj estas ordo de grandaj kaj mezgrandaj akvaj birdoj troveblaj tutmonde. Ili estas diferencaj el aliaj birdoj pro havo de la kvar piedfingroj membranretaj. Multaj havas senpluman zoneton ĉegorĝe. Estas ĉirkaŭ 57 specoj.
Ili manĝas fiŝojn, kalamarojn aŭ similajn marbestojn. Nestado estas kolonia, kvankam birdoj estas monogamiaj kaj la idoj eloviĝas senhelpaj malsimile de ekzemple multaj stilzobirdoj.
- Pelikanedoj, pelikanoj. Tre grandaj birdoj kun gorĝaj sakoj kie ili prenas kaj konservas fiŝojn dum kaptado.
- Suledoj, suloj. Grandaj kaj mezgrandaj specoj kiu fiŝkaptas per plonĝado el aero en maren. Longaj flugiloj kaj bekoj, ofte koloraj kruroj.
- Falakrokorakedoj, kormoranoj. Grandaj kaj mezgrandaj birdoj kun hokaj bekoj, nigra aŭ similhela plumaro, kiu ne estas tute netraakvigebla.
- Fregatedoj, fregatoj. Grupo de kvin interrilataj grandaj specoj kun blankonigra plumaro, tre longaj flugiloj kaj parazitaj kaptaj kutimoj. Gorĝaj ruĝegaj zonetoj ŝveligatas por montrado.
- Anhingedoj, saguloj. Alia interrilata grupeto da kvar specoj kun longaj bekoj, serpentecaj koloj kaj kapableco naĝi havante merĝitan la korpon. Plumaro ne estas tute netraakvigebla.
- Faetontedoj, tropikobirdoj. Mezgrandaj birdoj, pli maraj ol la aliaj Pelikanoformaj. Plenkreskuloj havas longan centran vostoplumaron kaj ne havas gorĝan zoneton.
[redaktu] Taksonomio
Lastatempaj mirkobiologiaj pristudoj pruvas, ke simileco inter Pelikanoformaj estas rezulto de kunfluo kaj ne de komuna pradeveno. La novaj studoj bazitaj sur DNA analizoj lokigas Pelikanoformajn kun greboj, ibisoj, plataleoj, cikonioj, pingvenoj, albatrosoj, petreloj kaj kolimboj kune en subgrupo ene de ampleksega kaj ampleksita ordo Cikonioformaj, ne ankoraŭ akceptita, sed vere influanta propono.