Sufjan Stevens
El Vikipedio
Sufjan Stevens [sufjan stivnz] (naskiĝis la 1-an de julio 1975) estas usona muzikisto, kantverkisto kaj multinstrumentisto el Detrojto, Miĉigano, kun ŝato por la banĵo. Liaj tekste fokusataj kantoj alpaŝas subjektojn kiel fidon kaj familion. Stevens anoncis planojn fari po unu albumon por ĉiu el la 50 usonaj ŝtatoj, el kiuj Miĉigano kaj Ilinojo estis la du unuaj.
Sufjan konstatas, ke lia nomo estas de armenia origino, kaj signifas "venas kun glavo". Li plenaĝiĝis en Miĉigano kaj ĉeestis altlernejon ĉe la okcidenta marbordo de Miĉigano.