Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Stepcirkuo - Vikipedio

Stepcirkuo

El Vikipedio

Stepcirkuo
dosiero:280px-Circus_macrourus.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: [[Circus]] 'Circus'
Specio: Stepcirkuo 'Circus macrourus '
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Circus macrourus

S. G. Gmelin 1770

La Stepcirkuo (Circus macrourus) estas migranta taga rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio Akcipitredoj, kiu enhavas aliajn birdojn kiel agloj, milvoj, vulturoj, ktp.

Enhavo

[redaktu] Disvastiĝo kaj medio

Ĝi bredas en orienta Eŭropo kaj centra Azio, nome el Ukrainio, Rusio, Kaŭkazo kaj Centra Azio ĝis nordorienta Ĉinio. Ĝi migras al pli sudaj regionoj vintre, ĉefe en Barato, Ĉinio kaj la tuta sudokcidenta Azio ĝis Arabio, sed ankaŭ en ĉirkaŭsahara, okcidenta, orienta kaj suda Afrikoj. Kompreneble tiu specio devas trapasi mezajn regionojn, kiel BalkanioTurkio.

dosiero:350px-Circus_macrourus_dis.PNG

Tiu mezgranda rabobirdo bredas en sekaj malaltaj arbustejoj, malfermaj ebenaĵoj kaj stepoj, de tie la nomo; ekde marnivelo ĝis 3.300 m de alteco. Vintre estas birdo de malferma kamparo.

[redaktu] Aspekto

Temas pri tipa cirkuo -longa el 40 ĝis 48 cm kaj peza 200 ĝis 400 g maskloj kaj 400 ĝis 550 g inoj-, kun longaj flugiloj -enverguro ĝis 120 cm- kiujn uzas kiel neprofunda V dum malalta flugo. Krome estas tipa cirkuo ankaŭ pro tio, ke maskloj kaj inoj havas malsimilajn plumarojn.

Masklo estas helgriza supre -pli hela ol Griza kaj Blua cirkuoj kun blanka kapo malsimile al tiuj kun nur iom da grizo ĉenuke- kaj blanka sube, kun nigraj flugilpintoj -pli malgrandaj ol tiuj de aliaj eŭropaj cirkuoj. La ino estas bruna supre kaj ĉamflaveta sube striita je bruno; krome ŝi havas helan vizaĝon ĉirkaŭ bruna strio ĉeokule kaj alia hela koluma strio. Ambaŭ seksoj havas blankan ringon ĉe bazo de vosto, pli kontrastebla kontraŭ bruna koloro de inoj, kiuj havas en sia helbruna vosto krome malhelbrunajn striojn; masklo havas ankaŭ helgrizan voston. Ankaŭ ambaŭ seksoj de Blua cirkuo havas tiun blankan ringon, sed en ili estas pli larĝaj kaj videblaj ol tiuj de Stepcirkuo. Okuloj kaj maldikegaj kruroj estas flavaj. Stepcirkuo diferencas el Blua cirkuo laŭ malpligrandeco, pli mallarĝaj flugiloj kaj pli klare pro pli blankaj supraj partoj en la masklo.

Junuloj estas similaj al inoj, sed pli helaj kaj poste bruniĝas. Ili havas brunajn okulojn.

[redaktu] Kutimoj

Bluaj cirkuoj ĉasas etajn mamulojn, kiel ronĝuloj, reptiliojn, birdojn, insektojn, ktp., per surpriza kapto nur surteren ekde malrapida ŝvebo malalta -ĉirkaŭ dumetra- super stepoj, arbustejoj aŭ marĉoj.

Ripozas grupe ĝis po dek birdoj ĉefe post bredosezono. Ili estas lertegaj flugantoj, ĉefe dum pariĝadaj ceremonioj aŭ por interŝanĝi predojn dumfluge.

Pri voĉo estas silentema birdo, sed alarmokrio estas kik-kik kaj ino dankas manĝajon alportitan de masklo per mallaŭta pii. La masklo dum pariĝada ceremonio henas kvazaŭ ĉevalo.

Ili vivas ĝis 13 jarojn.

[redaktu] Bredado

La nesto de tiu specio estas surplanka inter alta herbaro. La ino demetas pli ofte kvar ĝis ses blankecajn ovojn. Kovado daŭras unu monaton kaj estas farota de la patrino. Masklo alportas manĝaĵon kaj defendas la teritorion. Kutime paroj estas dumvivaj kaj faritaj kiam la birdoj estas 2 aŭ 3jaraj. Eta grupo de kelkaj paroj povas ŝangi bredzonon de unu jaro al alia.

[redaktu] Referencoj

  • Ŝablono:IUCN2006


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com