Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Starnberger See - Vikipedio

Starnberger See

El Vikipedio

Starnberger See [stArnberga ze] estas lago en Supra Bavario. Ĝi situas sud-okcidente de Munkeno kaj havas longon de 20,2 km, areon de 56,36 km² kaj maksimuman profundon de 128 m. Ĝia meza larĝo estas nur ĉ. 4 km; ĝi situas sud-al-norde.

La lago ne apartenas al iuj el la ĉirkaŭaj komunumoj, sed estas eksterkomunuma. Ĝia surfaco havas mezan alton de 596 metroj, do estas multe pli alta ol pluraj alpaj lagoj. Pro sia konsiderinda profundo ĝi estas la volumene (ne aree) plej granda lago de Germanio, kun preskaŭ 3 km³.

La lagan akvon forfluigas rivero Würm [virm], kiu elfluas norde, ĉe urbo Starnberg. Laŭ ĝi la lago iam nomiĝis Würmsee, la neoficiale uzata nomo Starnberger See estis oficialigita en 1965. Signifaj enfluoj ne ekzistas; la lago nutriĝas el surfundaj fontoj kaj kelkaj riveretoj, precipe Ostersee-Ach, la elfluaĵo de lagaro Osterseen. La trafluo tial estas malgranda kaj ĉiujare estas nur 21-ono de la enhavo de la lago.

Panoramo de la lago, vide al sudo
Pligrandigu
Panoramo de la lago, vide al sudo

En la lago estas insulo Roseninsel ("insulo de la rozoj"), proksima al la okcidenta bordo, sude de urbo Possenhofen. Ĝi iam estis ŝatata restadejo de la posta imperiestrino Elizabeta de Aŭstrio-Hungario.

La lago estas ŝatata ekskursejo por baniĝi, boati aŭ promeni; eblas marŝi ĉirkaŭ la lago sur plejparte trankvilaj vojoj (50 km). La lagajn bordojn laŭas domoj de riĉuloj (laŭdire en Starnberg vivas proporcie plej da milionuloj en Germanio). Ĉe ĝia orienta bordo situas kastelo Berg, ĉe kiu en 1886 mortis la bavara reĝo Ludoviko la 2-a; la cirkonstancoj de lia morto en la lago neniam estis vere klarigitaj.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com