Stadio
El Vikipedio
Stadio povas esti
- Antikva mezurunuo de longo, egala al 600 futoj kaj valoranta proksimume 180 metrojn.
- Loko, kie militista trupo aŭ vojaĝantoj haltas por pasigi nokton.
- Marŝota distanco inter du tiaj lokoj. (etapo)
- Arkaike por stadiono.
- Difinita grado en ia evoluado: ekz. la luno estas nun en la stadio de malkreskado; la malsano transiris en la kronikan stadion; tiu ideo disvolviĝadis kaj trairadis diversajn stadiojn; tiuj provoj ne transpaŝis la komencan stadion; la demokrata epoko alvenas al sia lasta stadio.