Vikipediista diskuto:Sonjaaa
El Vikipedio
Enhavo |
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn. Se vi havas demandojn rigardu : Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo. En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn. Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon . |
Agrablan kunlaboradon deziras al vi Arno Lagrange 21:43, 7. Apr 2004 (UTC)
Saluton, vi sendis mesaĝon al mi demandante ĉu mi uzas ICQ-n au MSN-n. Mi uzas: MSN = tarkuax@hotmail.com Skajpo = tarkuax retadreso = tarkuax@yahoo.com.br Leandro Souza_Moreira 21:53, 17. Jul 2006 (UTC)
[redaktu] Sambo
Kara Sonja
Mi redaktis pri Sambo (muziko) al mi ŝajnis pli bone nomi la luktarton rusan "samboo", ĉu ne eblas? - Roberto
- Se la luktarto nomiĝas sambo (самбо) kun la finaĵo -o, por kio ne uzi tiun oportunecon? Aldona -o farus ĝin ne tiom eŭfonia sen videbla kazo. Tiuj vortoj estas omonimoj — kion fari, se la nomoj koincidas? Disambig-paĝon -- kaj ĉio. :) --Slavik IVANOV 10:40, 11. Okt 2005 (UTC)
[redaktu] Salut'
Ĉu necesas verki tiom da unufrazaj, senenhavaj artikoloj sen intervikiaj ligoj? Amike RK
Jes ja! Romo ne estis konstruita en unu tago kaj "ĉiu bone pavumita vojo kondukas ien". (Eliott)
[redaktu] Tokipono
Kara Sonjaaa,
ĉu vi ricevis ian klarigon pri la kialoj por la subita fermo de la tokipona Vikipedio?
Ĉu vi scias ion pri eventualaj planoj restarigi ĝin ĉe iu alia servilo?
--VerdLanco 10:58, 27. Nov 2004 (UTC)
[redaktu] Hundrasoj
- Saluton Sonjaaa! Dankon pro via laboro rilate la artikoloj pri hundoj. Bv. rigardi komenton ĉe Diskuto:Hundrasoj#hundrasoj. Amike Gangleri | Dh | D 05:14, 30. Jan 2005 (UTC)
[redaktu] Atentigo
Vi alvenas, alimovas artikolojn sen interkonsento, diskuto, poste malaperas. Aŭ kelkfoje diskutu aŭ ne alimovu artikolojn aŭ alimovu nur la propre kreitajn etartikoletojn:) Narvalo 09:06, 11. Okt 2005 (UTC)
- Narvalo, eble estus bone, se vi ilustrus tiun akuzon per ekzemplo. Ankaŭ mi foje ion movas — do, mi volus scii, kontraŭ kiaj movoj la komunumo kontraŭas. :) - Slavik IVANOV 10:40, 11. Okt 2005 (UTC)
- sufiĉas legi tiun ĉi, ŝi alinomis ĉie al hundrasoj sen inzterkonsento. Neniu havas paciencon refari ĉion. Alia afero de nuntempo: Kial ŝi alimovis la artikolon Monda Organizaĵo pri Sano al Organizaĵo Monda por la Sano? legu tion kaj kontrolu en guglo, ke neniu uzas tiun sonja-formon Mi ne ŝatas ĉiam purigi post alimovoj de arbitruloj. Narvalo 10:56, 11. Okt 2005 (UTC)
- Tio okazis en Animeo, laŭ Sonja, Animeo "ne estas vorto". Kio tio signifas?Roberto 16:26, 11. Okt 2005 (UTC)
Mi ne kreis artikolon animeo. Kaj, kiel vi scias ke VIA lingvonivelo ne estas aĉa? Ĉu sambo (luktarto) aperas en ĉefaj esperantaj vortaroj? Roberto 16:27, 17. Okt 2005 (UTC) Karaj,
Mi simple korektas lingvaĵojn kaj strebas plibonigi la aĉan lingvan nivelon de multaj artikoloj en Vikipedio.
La angla termino "anime" ĝuste tradukiĝas al Esperanto kiel japana desegnita filmo. Mi korektis tion, ĉar "animeo" ja ne estas esperanta vorto. Ĝi estas neologismo kreita de iu (eble Roberto?) kaj ne aperas en la ĉefaj vortaroj kaj fontoj de nia lingvo. Mi simple korektis ĝin al la pli kutima formo en Esperanto. Kiam jam ekzistas esperantigo de vorto, ne necesas inventi novajn neologismojn.
Pri MOS, vi tute pravas. La PIVaĵo Organizaĵo Monda por la Sano ne estas vaste uzata. Mi removis la artikolon al MOS.
Tiel funkcias Vikipedio, karaj. Diversaj homoj faros aŭdacajn redaktojn kaj plibonigojn al "viaj" artikoloj. Se vi vere malkonsentas kun iu ŝanĝo, tiam kompreneble ni havu diskuton.
--Sonjaaa 16:15, 17. Okt 2005 (UTC)
Sonja. Vi estas malkohera, vi defendas VIAN AŬDACON, sed ne permesas aŭdacon de aliuloj! Kial diris al vi ke VIA LINGVONIVELO estas pli bona ol de aliuloj? Eble animeo (mi me kreis artikolon, eĉ ne redaktetis ĝin) ne estas en ĉefaj esperantaj vortaroj, sed, mi pensas ke "sambo" (luktarto) ankaŭ ne estas. Kaj anime estas multe pli internacia ol la nomo de tiu lukto ke nur rusoj (eĉ mi pensas nur malmultaj rusoj) konas! Roberto 16:27, 17. Okt 2005 (UTC)
Kara, se vi konas pli ĝustan esperantan nomon por tiu luktosporto, bv movi la artikolon. Estas ĉiam evitinde uzi neologismon kiam ekzistas taŭga esperanta nomo.--Sonjaaa 16:48, 17. Okt 2005 (UTC)
Kiu diris al vi ke neologismo estas evitinda? Legu la regulon 16! Eble vi ne konas aliajn lingvojn ol la via denaska kaj la esperanta. Pri "animeo" ĝi ne devenas de la angla, sed de la japana! Vidu estas en latina lingvo verbo "animare" (doni animon) kaj de tiu venas participo "animatum" (kiu ricevis animo). De latina vorto "animare" oni faris la franca "animer" (vivigi) kiu originis la anglan "to anime". Japanoj prenis latindevena verbo to anime kaj faris la substantivo anime kiu revenis al Eŭropo kaj Ameriko kun internacia senco "speciala tipo de desegnita filmo kun roluloj de grandaj okuloj, kpt". Pri Sambo, laŭ via artikolo estas akronomo de ruslingva dirmaniero. Laŭ via logiko, mi sugestus "rusa luktarto".Roberto 18:01, 17. Okt 2005 (UTC)
- Mi kredas, ke nomi animeon japana desegnita filmo estas troa simpligo (estus multe pli vikipediece fari ĝeneralan artikolon "Japana arto de pentritaj filmoj" kaj en ĝi mencii kaj ligi animeon), vere komparebla al egaligo de sambo (luktarto) kaj rusa luktarto ĝenerale. Krome, ŝajnas al mi, ke animeo estas nomo de klaso kaj de skolo, dum japana desegnita filmo estas nomo de filmo... Nur mia opinio. Slavik IVANOV 21:49, 17. Okt 2005 (UTC)
[redaktu] Judo image
Dosiero:Jhudo.jpg is a really nice image, nicer than those they have at enwiki at commons. Do you know the copyright and source of this image? // Habj 22:04, 5. Maj 2006 (UTC)