Sismologio
El Vikipedio
Sismologio estas la scienco de tertremoj kaj la movo de ondoj tra la tero. La fako ankaŭ inkludas la studadon de variaĵoj kiel martremoj, kaŭzoj kiel vulkanoj kaj tektoniko, kaj sekvoj kiel cunamoj.
Tertremoj (kaj aliaj teraj movoj) produktas malsamajn specojn de sismaj ondoj. Tiuj ondoj trairas rokon, kaj provizas efikan metodon por "vidi" okazojn kaj strukturojn profunde en la tero.
Unu el la plej fruaj eltrovaĵoj estis ke la centro de la tero estas likva. Premaj ondoj trairas la kernon, dum transversaj ondoj (ondoj kiuj balanciĝas flank-al-flanke), bezonantaj rigidan materialon, ne povas.
La proceso de mapado de subsupraĵa strukturo estas fako nomata sismografo. Sismaj ondoj produktataj per eksplodoj uziĝas por mapi salajn duonsferojn kaj aliajn petrolfontajn rokojn, faŭltojn (rompiĝojn en profunda roko), rokajn specojn, kaj longe enterigitajn meteorajn kraterojn. Ekzemple, oni deduktis ke Chicxulub, la meteoro kiu supozeble formortigis la dinosaŭrojn, lokiĝas en Centra Ameriko per analizado de elĵetaĵoj en la Kretaca limo, kaj poste fizike pruvis ke ĝi ekzistas per sismaj mapoj de petrola esplorado.
Per sisma tomografio kun tertremaj ondoj, la interno de la tero mapiĝis kun resolucio de kelkaj centoj da kilometroj. Tiu proceso ebligas ke sciencistoj identigu konvektajn ĉelojn, magmajn plumojn kaj aliajn grandajn elstaraĵojn en la intera tero.
Vidu ankaŭ: Tertrem-imuna konstruado, sismografo, sisma tomografio