Sibaj
El Vikipedio
Sibaj (ruse Сибай) estas urbo en Baŝkirio en Rusio.
- loko: 52° 47' N, 58° 39' E Mapo
- horzono: GMT+5h (diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj) (en jaro 2005)
- loĝantaro:
Sibaj estis fondita je la jaro 1939, sed statuton de urbo ĝi akiris jare 1955.
La urbo estas sur orienta deklivo de suda Uralo.
Jare 1913 apud la vilaĝo Starosibajevo oni trovis kupro-mineralon, kaj poste tie fondis metalurgian vilaĝon Sibaj. Sibaj estas persona nomo. En la urbo funkcias Kupra-sulfura kombinato (t.e. fabriko), viandkombinato, bierfarejo kaj teatro.
En la urbo estas fervoja stacio.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 80443.
La interurba telefona kodo estas 34775, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Kategorioj: 52° N | 58° E | Urboj de Rusio | Baŝkirio