Vikipediista diskuto:Sandalifex
El Vikipedio
bv. skribi!
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn. Se vi havas demandojn rigardu : Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo. En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn. Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon . |
Agrablan kunlaboradon deziras al vi --Biciklanto 12:20, 9. Okt 2005 (UTC)
[redaktu] Bonvenon al via lingva ŝablono
Kara viki-kolego,
mi ĵus legis, ke via lingvo-ŝablono ne bone videblas ĉe vi. Ĉe mi (uzanta Linukson) ĝi perfekte videblas. Povas esti, ke la lingvoj latina (la) kaj helena ankoraŭ ne havas ŝablonojn; se tiel, ni povas instali ilin. Mi ĵus vidis, ke ekzistas Ŝablono:Vikipediisto la-1, sed ne Ŝablono:Vikipediisto la-2 kaj Ŝablono:Vikipediisto la-3. Eble mi morgaŭ ilin instalos, se vi ne preferas mem fari tion. Mi deziras bonan kunlaboron! Sincere, Aisano 21:53, 14. Okt 2005 (UTC)
- Jes, la signokodoj grekaj unue koncentriĝis al la novgreka lingvo kaj malatentis la malnovhelenajn supersignojn. Unikodo intertempe subtenas la plej multajn kombinojn, sed certe ne ĉiu komputilo posedas la koncernajn tiparojn. La unikodajn signojn vi trovas ĉe [1]. Ekzemple "omega" kun tildo ("cirkumflekso") estas ῶ, aŭ ῶ. Omega kun malforta alspiro kaj dekstra ("akuta") korno estas ὤ, aŭ ὤ. Ambaŭ bone videblas sur mia ekrano.
- Dankon pro via kontribuemo, Aisano 22:34, 14. Okt 2005 (UTC)
-
- Saluton, mi longe ne havis tempon viziti Vikipedion kaj nur ĵus legis vian mesaĝon. Se via ekrano ne montras la priskribitan literon omega (jen: ὤ), supozeble via komputilo ne havas taŭgan tiparon, aŭ via krozilo ne uzas ĝin. Pri tio mi verŝajne ne povas helpi; eble spertulo pri via sistemo scias, de kie ricevi pli kompletajn unikodajn tiparojn. – Aisano 12:47, 5. Nov 2005 (UTC)
[redaktu] babel-ŝablono
Mi provis produkti por vi la taŭgan babel-ŝablonaron:
unua provo: {{babel-5|de-D|eo-3|en-2|fr-1|nl-1}} : tio bone funkcias ĉe mi.
dua provo: {{babel-7|de-D|eo-3|en-2|la-2|el-2|fr-1|nl-1}} : tio funkcias kun la jenaj rimarkoj:
- ke mi ne havas pretan ŝabloneton por la latina(2-a nivelo) kaj la greka(2-a nivelo).
Krome: ĉu estas granda diferenco inter la "el"(=moderna greka aŭ helena) kaj la antikva greka ? (mi supozas ke jes)
- en kiu nivelo vi regas la lingvojn ? Cetere mi ĵus rimarkis ke Vikipediisto:Aisano jam pretas helpi al vi, bone, dankon !
- kune ni solvos la teknikajn problemetojn !
--Biciklanto 22:12, 14. Okt 2005 (UTC)
[redaktu] Lukrecio
Estas nur tri malgrandaj problemoj. Unue, struktura problemo: ĝenerale en Vikipedio oni metas la biografiajn datumojn en komenco de artikolo, ne en mezo. Due, uzo de krisignoj (!) post kelkaj vortoj, en mia kulturo, ekzemple, oni faras tion nur por marki ironion, sed tie, certe ne estas ironio. Trie la uzo de romiaj ciferoj; en Vikipedio oni ne uzas ilin. Tiuj estas vere malgrandaj problemoj Roberto 03:24, 10. Jul 2006 (UTC) P. S. Ho, mi vidis ankaŭ (* 99 a. K., † 55 a. K.), oni ne uzas * kaj † en Esperanta Vikipedio, sed oni devas skribi "naskiĝis" kaj "mortis", alie, preferinde uzu -99 kaj -55 anstataŭ a. K.