Santos Dumont (urbo)
El Vikipedio
Tiu ĉi artikolo estas pri la brazila urbo Santos Dumont. Pri la inventisto de aviadilo, vidu Santos Dumont.
Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo > Minas-Ĝerajso > Santos Dumont <Urbo
Santos Dumont [sanntuz dumon] /'sãtŭz du'mõ/ estas brazila urbo kaj municipo en ŝtato Minas-Ĝerajso. Estas en latitudo 21º27'24" Sude kaj longitudo 43º33'09" Okcidente, 839 metroj sur marnivelo. Ĝi havis en 2004 47.725 loĝantojn. Areo de municipo estas 639,164 km2. Tie, kadre de la 2-a Seminario de Esperanto de KKE (1967), trideko da ĉeestantaj junuloj decidis fondi BEJO-n, la Brazilan Esperantistan Junularan Organizon.