Sámuel Mikoviny
El Vikipedio
MIKOVINY Sámuel (ankaŭ: MIKOVINYI; naskiĝis en 1700 en Ábelfalva (nuntempe Ábelová en Slovakio); mortis la 26-an de marto 1750 en Trencsén) estis hungara polihistoro, matematikisto, inĝeniero, mapdesegnisto, pioniro de la scienca kartografio en Hungario kaj la hungara teknika instruado.
Li studis en Vieno kaj Jena, poste iĝis korta matematikisto de saksa princo. En 1727 lin hejmenvokis grafo Esterházy al Tata. Li estis inter 1728 kaj 1735 inĝeniero de fortikaĵa departemento Pozsony.
Li desegnis mapojn pri la hungaraj departamentoj por la grava geografia verko de BÉL Mátyás, por Notitia Hungarica (1735-1742).
Li estis organizanto kaj unua instruisto de la Minkapitan-instrua Instituto (ekde 1735), anstataŭlo de Mina Akademio en Selmecbánya.