Rulŝtuparo
El Vikipedio
![Rulŝtuparoj en la Londona metroo](../../../upload/shared/thumb/b/b0/Westminster_escalators.jpg/300px-Westminster_escalators.jpg)
Rulŝtuparo aŭ eskalatoro estas vertikala transporta sistemo, konsistante de ŝtuparo kun ŝtupoj kiuj ŝovas supren aŭ malsupren. La ŝtupoj havas sube radetojn kiuj laŭ relo kuras en formo de banto. Plej mutaj ŝtuparoj havas du kunmoviĝantajn mantenilojn kun sama rapideco en la sama direkto.
La unuan rulŝtuparon (kun angulo de 25°) malkovris Jesse W. Reno en usono, 1891. Ĝi liveris la pasaĝerojn sur latoj, alfiksitaj al rubando. La manrelo ne moviĝis komence, sed samjare aperis ankaŭ speco kun kunmoviĝanta manrelo.
Charles Seeberger eltrovis la rulŝtuparon kaj instalis ĝin kiel allogaĵo je Coney Island, Nov-Jorko en 1897. Li eklaboris ĉe la Otis Elevator Company kiu en 1900 produktis la unuan komercan rulŝtuparon por la Internacia ekspozicio en Parizo.
La hodiaŭaj rulŝtuparoj havas la movangulon de 30°, liveras je maks. 20 m, altiĝante 3–4 m inter la etaĝoj. Ili funkcias per elektra kurento, ĉen- kaj dentrada movado. La ŝtuparon tenas du gvidreloj en la necesa ebeno. Fine de la rulŝtuparo troviĝas kombila instalaĵo. Se premiĝas io inter la ŝtupon kaj kombilon, aŭtomatismo haltigas la rulŝtuparon (anakŭ ĉe disiĝo de la ĉeno, manrelo).
La maks. rapido de ĝi estas ĉ. 36 m/s, livera kapacito de 6000 pasaĝeroj je horo.
La rultrotuaro estas speco de la rulŝtuparo, ĝi liveras horizontale ŝarĝon kaj pasaĝerojn (ĝis angulo de 15°).