Londona metroo
El Vikipedio
La Londona metroo (en la angla Underground [ANdagraŭnd] (subgrundo) aŭ the Tube [da TJUB] (la tubo)) estas la metroo kiu kunligas la 274 haltejojn disigitajn en areo de 408 km² en la Granda Londono. Ĝi komenciĝis plejparte sub la strata nivelo, sed ĉi-tempe 55% de la metroo estas ĉe stratnivelo (aŭ superstrate), precipe en ekstera Londono. La plej malnova parto de la sistemo estas apud la stacio Paddington. La servado komencis en 10-a de januaro 1863, al la Metropolitan Railway; hodiaŭ, plejparte la vojo komenca tia estas Hammersmith & City Line.
Poste de 2003, la metroo estiĝis parto de Transport for London (TfL), kio, krom de la metroo, regas busojn en la Londona administra regiono kaj faras multe da farindoj transportaj en la regiono; malposte, nomita London Underground Limited, ĝi estis parteto de la korporacio London Regional Transport.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Dum la dua mondmilito oni uzis la substratajn staciojn kiel sekuran lokon por tranokti dum la naziaj flugbombantoj atakis.
[redaktu] Reto
La plej longa distanco inter stacioj estas en nord-okcidenta londono, inter Chalfont and Latimer kaj Chesham. Estas proksimume 6km (kontrolenda) La plej mallonga distanco estas inter Leicester Square kaj Covent Garden (en centra londono), nur kelkdek metroj.
[redaktu] Vagonaro
La vagonaro de la metroo konstruita de 1960 ĝis 1996. La vagonaro de la linioj subgrundnivelaj identiĝas per literoj (p.e., vagonaro A uzata en la linio Metropolitan Line). La vagonaro de la linioj tubaj identiĝas per jaroj de la desegnado (p.e., 1996-a vagonaro, uzata en la Jubilee line). Sola tipo de la vagonaro uzata en ĉiu linio, krom de la District Line, kiu uzas C-an kaj D-an vagonaron. Nune, du tipoj de vagonaro estas desegnataj, 2009-a vagonaro por la Victoria Line kaj vagonaro S por la subgrundnivelaj linioj. Oni planas komence anstataŭigi la A-an vagonaron. Oni atendas ke la du novaj vagonaraj tipoj komencos siajn servadojn dum 2009.
[redaktu] Linioj
Estas multaj linioj en la metroo, kaj ĉiu linio havas sian propran koloron sur la mapo. La oficiala mapo de la linioj ne montras la ĝustan lokon de la stacioj.
Nomo | Map-koloro | Unua sekcio aperita en |
Nomo datiĝas de |
Tipo | Km-ojn longa |
Mejlojn longa |
Haltejoj | Vojaĝantoj jare (000-oj) |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bakerloo Line | Bruna | 1906 | 1906 | Profunda | 23.2 | 14.5 | 25 | 95,947 |
Central Line | Ruĝa | 1900 | 1900 | Profunda | 74 | 46 | 49 | 183,582 |
Circle Line | Flava | 1884 | 1949 | Malprofunda | 22.5 | 14 | 27 | 68,485 |
District Line | Verda | 1868 | 1868-1905 | Malprofunda | 64 | 40 | 60 | 172,879 |
East London Line | Oranĝa | 1869 | 1980j | Malprofunda | 7.4 | 4.6 | 8 | 10,429 |
Hammersmith & City Line | Roza | 1863 | 1988 | Malprofunda | 26.5 | 16.5 | 28 | 45,845 |
Jubilee Line | Griza | 1879 | 1979 | Profunda | 36.2 | 22.5 | 27 | 127,584 |
Metropolitan Line | Purpura | 1863 | 1863 | Malprofunda | 66.7 | 41.5 | 34 | 53,697 |
Northern Line | Nigra | 1890 | 1937 | Profunda | 58 | 36 | 50 | 206,734 |
Piccadilly Line | Malhelblua | 1906 | 1906 | Profunda | 71 | 44.3 | 52 | 176,177 |
Victoria Line | Helblua | 1968 | 1968 | Profunda | 21 | 13.25 | 16 | 161,319 |
Waterloo & City Line | Turkisblua | 1898 | 1898 | Profunda | 2.5 | 1.5 | 2 | 9,616 |
Dockland Light Railway (DLR) | Blanka | 1987 | ??? | ??? | 31 | ??? | 38 | ??? |
Krom tiuj, estas ankaŭ aliaj fervojaj linioj en Londono kiuj ne apartenas al la metroa sistemo, ekzemple la linio Heathrow (Flughaveno) de Paddington.
La stacio Knightsbridge havas ses sinsekvajn konsonantojn.
[redaktu] Biletado
Por uzi la metroon, necesas havi karton kiu nomiĝas Oyster ("Ostro"). Sen ĝi, vi povas uzi monon, sed ĝi estas iom pli kosta.
[redaktu] Enireblo
La plej profunda stacio estas en norda Londono, kaj nomiĝas Hampstead.
[redaktu] Sekureco
[redaktu] Estonto
[redaktu] Investado planita
[redaktu] Malplivarmigado
Dum somero, en partoj de la metroo la temperaturoj tro altiĝas pro la profundaj kaj malbone ventolitaj tuneloj tubaj, kaj oni ne sentas komforte — dum la Eŭropa varmondo de 2006 la temperaturoj tie atingis 47°C. Vulgara malplivarmigado de la aero ne estas ebla en la profundaj linioj pro la malmulteco de spaco en la vagonoj por meti la aparataron, kaj pro la problemoj de la fortransportado de la varmado kioj estus. Por jarlanga provaĵo, komence de junio 2006, en la Victoria station funkcias sistemo de malplivarmigado, uzante akvojn grundajn. Se ĝi sukcesos, pluiĝos al 30 aliaj profundaj stacioj.
La tuneloj subgrundnivelaj estas plu ebla por fortransporto de la varmado, kaj pro tio la estonta vagonaro S havos aparataron de malplivarmigado.
[redaktu] Planitaj kaj proponitaj konstruadoj
[redaktu] Desegno
[redaktu] Eksteraj ligoj
[redaktu] Oficiaj
[redaktu] Facilaj
[redaktu] Teknikaj
- Plejdetala direktejaro de la linioj de Clive Feather
- vagonara paĝo de Richard
- Teknikaj mapoj de servejo