Revelacio
El Vikipedio
Revelacio estas religia okazaĵo, per kiu dio konigas sin al homo.
Kristanismo diferencas inter ĝenerala kaj speciala revelacioj. Se homo ekkonas Dion per liaj faroj en la naturo, tio estas ĝenerala revelacio. La speciala revelacio estis la vivo de Jesuo Kristo: Laŭ kristana kredo li estis Dio (kaj same homo), do per lia vivo Dio rekte malkaŝis sin al la homoj. Pri tiu speciala revelacio la hodiaŭa homo ekscias per la Biblio kaj per la eklezio.
Islamo. Mahometo ricevis revelacion kaj tiel skribis la Koranon. Islamanoj kredas, ke ĉiu vorto de la Korano venis rekte de Dio.