Pterokloformaj birdoj
El Vikipedio
Pterokloformaj birdoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
||||||||||
|
||||||||||
scienca nomo | ||||||||||
Pteroclididae | ||||||||||
Pterokledoj (Pteroclididae) estas grundbirdoj, kies 16 specioj loĝas en la dezertstepoj kaj duondezertoj de Eŭrazio kaj Afriko. La membroj de tiu familio entute estas tre similaj laŭ aspekto, konduto kaj generbiologio.
Enhavo |
[redaktu] sistematiko
Pri la sistematiko de la Pterokledoj oni longan tempon disputis. Iuj zoologoj ekzemple aljuĝis ilin al la ordo de la Karadrioformaj, aliaj al la Galinoformaj aŭ al la Kolomboformaj birdoj, ĉar ilia aspekto kaj kelkaj kondutoj (grundkovantoj, nestfuĝantoj, bekformo) memorigas pri Galinoformaj birdoj (Galliformes) kiel ekzemple Perdrikoj aŭ Alektoroj. Aliflanke la flugmaniero kaj iuj anatomiaj detaloj pli verŝajnas ligi la Pterokledojn kun la Kolomboformaj birdoj (Colombiformes), dum pliaj apartaĵoj, kiel la manko de la vakshaŭto, la kranikonstruo aŭ la anatomio de la digestejo pli proksimigas la Pterokledojn al la Karadrioformaj birdoj. Hodiaŭ do la Pterokledoj formas propran ordon. Sola familio de tiu ordo estas la Pterokledoj (Pteroclididae). Jenaj genroj kaj specioj apartenas al tiu familio:
- familio: Pterokledoj, Pteroclididae
- genro: Syrrhaptes
-
- Syrrhaptes paradoxus
- Syrrhaptes tibetanus
-
- genro: Pterocles
-
- Pterocles alchata
- Pterocles burchelli
- Pterocles coronatus
- Pterocles decoratus
- Pterocles exustus
- Pterocles gutturalis
- Pterocles namaqua
- Pterocles orientalis
- Pterocles personatus
- Pterocles quadricinctus
- Pterocles senegallus
- subgenro: Nyctiperdix
- Pterocles lichtensteinii
- Pterocles bicinctus
- Pterocles indicus
-
- genro: Syrrhaptes
[redaktu] distingiloj
Pterokloformaj birdoj estas perdriko- ĝis kolombogranda, kun pezo de 150 ĝis 400 gramoj, havas mallongajn bekojn kaj mallongajn krurojn. Adaptiĝinte al sia ĉirkaŭejo ilia plumaro estas en brunaj kaj grizaj kolortonoj, precipe sablo- kaj okrokoloraj kun nigraj bendoj kaj tupaĵoj. La kruroj havas plumojn, ĉe la Stepkokoj, Syrrhaptes daradoxus, eĉ la piedfingroj.
[redaktu] vivejo
Pterokloformaj birdoj preferas vivi en dezertecaj regionoj, sed ne senescepte bezonas dezertan vivejon. Unu specio de la Pterokloj, Pterocles personatus, ekzemple loĝas en la verdaj montetaj pejzaĝoj de Madagaskaro, dum alia specio, Pterocles exustus, vivas eĉ precipe proksime de akvo.
[redaktu] konduto kaj generado
Ĉar Pterokloformaj birdoj prefere loĝas en regionoj kun altaj temperaturoj kaj kun malmultaj aŭ sen ombrodonantoj kaj ĉar ili nutras sin ĉefe per semoj (legumenacoj), ili devas trinki regule. Ili vivas nomade, kelkaj translokiĝas laŭsezone inter kov- kaj vintroregionoj, ekzemple Pterocles gutturalis kaj Pterocles senegallus. Dum la krepusko ili je grandaj svarmoj vizitas akvejojn, kiuj povas malproksimi distance de 50 kilometroj. La maskloj de kovparoj tie kaŭras ĝis la ventro en la akvo kaj skuas sian korpon. Per tio ilia ventra plumaro plensuĉas sin je akvo. Kun tio ĝi reflugas al la nesto, kaj lasas la idojn suĉi la akvon el la plumaro. La nestoj de la Pterokloformaj birdoj estas malgrandaj trogumoj, kiuj preskaŭ ne estas pufitaj. La ino du- ĝis trifoje en la jaro metas pli malpli tri ovojn, kiujn ambaŭ gepatroj kovas. La kovotempo daŭras 21 ĝis 23 tagojn.
[redaktu] literaturo
- G. L. Maclean and G. H. Fry (1986). Pteroclidae, sandgrouse, 422-441 in: Emil K. Urban, C. Hilary Fry and Stuart Keith (eds), The Birds of Africa II. Academic Press, Harcourt Brace Jovanovich : London u.a. (ISBN 0-12-137302-9)
- E. de Juana (1997). Family Pteroclidae (Sandgrouse), 30-59 in: Josep del Hoyo, Andrew Elliott and Jordi Sargatal (eds), Handbook of the birds of the world 4. Lynx Edicions : Barcelona (ISBN 84-87334-22-9)