Profunda Gorĝo
El Vikipedio
"Profunda Gorĝo" estis la kaŝnomo de sekreta informatoro de Bob Woodward, usona ĵurnalisto. Li eldonis sekretajn informojn en la afero de Watergate-skandalo, pri la partopreno, tuŝiteco de la Usona prezidento, Richard Nixon. La sekretulo estis grava infordonanto por Woodward kaj Carl Bernstein, kiuj skribis la senvualigan artikolserionpor la Washington Post. La skandalo kaŭzis abdikon de la prezidento kaj kondukis al enprizonigo de la Persona Estro de Blanka Domo, H. R. Haldeman, kaj la prezidenta konsilisto John Ehrlichman.
Profunda Gorĝo estis ankaŭ nomo de siatempe tre populara pornofilomo kaj la kaŝnomo venas el tio kaj aludas la malluman fonon de la informanto.
La ekziston de Profunda Gorĝo malkovris Woodward kaj Bernstein en la libro Homoj de la Prezidento, kiun oni filmigis kaj tiu filmo ricevis la Oskar-premion (en la filmo Hal Holbrook ludas Profundan Gorĝon.)
[redaktu] provetoj
Profundan Gorĝon konis nur Woodward, Bernstein kaj la tiama ĉefredaktoro Benjamin C. Bradlee ĝis 2005, kiam li malvualigis sin.
Ĝis 2005, oni sciis nur, ke li estas :
- viro;
- altranga oficisto;
- fumas kaj ŝatas la viskion.
Oni renkontis la sekretulon en aŭtodomoj, kiu signis la 20-an paĝon de la Woodward-a New York Times la paĝnumeron.
La 31-an de majo en 2005, W. Mark Felt, iam la 2-a homo ĉe FBI publike rekonis, ke li estis Profunda Gorĝo.