Primitiva vorto
El Vikipedio
Lingvo > Elemento > Primitiva vorto
La primitivaj vortoj estas tiaj elementoj, kiuj povas roli en frazo kiel vorto sen kunmetiĝi vorte kun alia elemento.
La elementoj, kiuj estas primitivaj vortoj, povas uziĝi vorte sen finaĵo, "nude", sed ja eblas uzi tiajn elementojn ankaŭ en kunmetaĵoj kun aliaj elementoj, ekz. "TIUrilate", "TRANSdoni", "ĈIEa", "PERi", "disDE".
La primitivaj vortoj plu disklasiĝas laŭ siaj diversaj manieroj roli en frazoj. Pluraj el ili povas uziĝi en pli ol unu maniero, kaj tial ĉi-poste aperos en pli ol unu klaso (sed menciiĝos nur la plej gravaj kaj tipaj uzoj):