Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Pronomo - Vikipedio

Pronomo

El Vikipedio


Lingvo > Elemento > Primitiva vorto > Pronomo


Pronomoj estas vortoj, kiuj ĝenerale anstataŭas la nomon de afero aŭ persono pli frue menciita, aŭ de afero/persono komprenebla el la kunteksto.

[redaktu] Personaj prononomoj

En gramatika analizo de plej multaj lingvoj oni dividas la personajn pronomojn laŭ tri "personoj":

  • La unua persono referas al la parolanto(j) mem (= parolanto(j)).
  • la dua persono referas al tiu(j), al kiu(j) oni parolas (= alparolato(j)).
  • La tria persono referas al iu(j) ajn alia(j), pri kiu(j) oni parolas (= priparolato(j)).

Krome, oni dividas ilin - kiel ankaŭ substantivojn - laŭ nombro, ofte - sed ne ĉiam - tiel kiel en Esperanto:

  • La singularo estas uzata, kiam temas pri precize unu afero aŭ persono.
  • La pluralo estas uzata, kiam temas pri pli ol unu afero aŭ persono.

En multaj lingvoj ankaŭ ekzistas malsameco inter inkluziva kaj malinkluziva unua persono de la pluralo: La inkluziva inkluzivas la alparolata(j)n persono(j)n, la malinkluziva malinkluzivas la alparolata(j)n persono(j)n. Tia divido ekzistas ekzemple en Tok Pisin kaj en iuj dialektoj de la Ĉina. En la portugala lingvo oni havas nedevigan inkluzivan/malikluzivan malsamecon. Oni povas uzi 'nós' (inkluziva) kaj 'nós outros' (malinkluziva) dependante de neceso de klareco, aŭ simple nós (inkluziva/malinkluziva). La hispana lingvo havis tian malsamecon, sed perdis ĝin, kaj hodiaŭe uzas nur "nosotros", antaŭe malinkluziva, simple kiel la "ni" esperanta. La portugala havas ankaŭ la "a gente" (ne konfuzu tion kun la franca "le gens"), "nepersona" pronomo de plurala una persono.

Jen la personaj pronomoj de Esperanto:

Singularo Pluralo
1-a. "mi" "ni"
2-a. "vi" ("ci") "vi (ĉiuj)"
3-a. "li", "ŝi", "ĝi" "ili"

[redaktu] Aliaj pronomoj

Krome ekzistas refleksivaj pronomoj, kiuj rereferencas al la subjekto kiam la sama persono plenumas ankaŭ ne-subjektan rolon en la sama frazo. En Esperanto "si" estas refleksiva pronomo. La franca kaj pluraj aliaj lingvoj uzas similan refleksivan pronomon, sed aliaj lingvoj male uzas apartajn refleksivajn formojn de la verbo. En la franca, refleksiva pronomo ĉe certaj verboj povas doni al ili tute alian sencon kompare kun ilia baza signifo.

"Oni" estas ne-persona pronomo en Esperanto. Kelkaj lingvoj kiel la moderna angla uzas la duapersona pronomo ("you" en la angla) ankaŭ por tia nepersona signifo.

Multaj el la ceteraj pronomoj povas esti ordigitaj en Korelativa Tabelo, simila al tiu, kiun elpensis L. L. Zamenhof:

Parto Tuto Demando Neo Montro
Specifa iu ĉiu kiu neniu tiu
Nespecifa io ĉio kio nenio tio

Kiel pronomo oni ankaŭ povas kalkuli "ambaŭ", kiu estas varianto de "ĉiuj", uzata, kiam temas pri precize du aferoj.

[redaktu] Vidu ankaŭ

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com