Plata Tero
El Vikipedio
La nocio de Plada Tero aludas al la ideo ke la enloĝata surfaco de la Tero esta plata (ebena), prefere ol esti kurba (globo).
Oni kutime supozas ke homoj de la antikveco ĝenerale opiniis ke la mondo estas plata, sed ĝis la tempoj de Plinio la pli maljuna (1-a jarcento), ĝia globa formo jam estis ĝenerale agnoskita. En tiu tempo la astronomo Ptolemeo devenigis siajn mapojn de la kurvita globo kaj disvolvis sistemon de latitudo kaj longitudo (vidu geografiaj koordinatoj). Liaj verkoj restis la bazo de eŭropa astronomio dum la tuta mezepoko.
La kutima miskompreno pri tio, ke homoj antaŭ la komenco de la esplorepoko kredis la Teron plata, eniris la imagojn de la popoloj nur post la eldono de la verko The Life and Voyages of Christopher Columbus (La vivo kaj vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo) de Washington Irving en 1828.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.