Peter Ustinov
El Vikipedio
Literaturo > Anglalingva literaturo > Peter USTINOV < Aktoroj < Kino < Teatro
Peter USTINOV, plennome: Petrus Alexandrus VON USTINOV (16-an de aprilo, 1921 - 28-an de marto, 2004) estis brita aktoro, reĝisoro, scenaristo, produktoro, verkisto kaj desegnisto. Krome li estas ambasadoro por la organizaĵoj UNESCO kaj UNICEF.
Kiel aktoro li brilas ĉefe en malgrandaj roloj, sed ankaŭ en la rolo de la detektivo Hercule Poirot, la protagonisto de pluraj filmigitaj romanoj de Agatha Christie, li estas neforgesebla. La literaturaj verkoj de Peter Ustinov ĉefe temas pri generaciaj kaj etnaj konfliktoj.
[redaktu] Listo de verkoj
- House of Regrets (dramo, 1943)
- The Love of Four Colonels (komedio, 1951)
- The Moment of Truth (dramo, 1953)
- Romanoff and Juliet (dramo, 1956)
- Photo Finish (dramo, 1962)
- God and the State Railways (rakontoj, 1966)
- Halfway up the Tree (komedio, 1967)
- Dear me (membiografio, 1978)
- Overheard (komedio, 1981)
- Beethoven's Tenth (komedio, 1983)
- The Old Man and Mr. Smith (romano, 1990)
[redaktu] Listo de filmoj:
- Quo vadis (Usono, 1951)
- We're no Angels (Usono, 1955)
- Lola Montez (Francio/Germanio, 1955)
- Spartacus (Usono, 1960)
- Topkapi (Usono, 1963)
- Logan's Run (Usono, 1976)
- Death on the Nile (Britio, 1977)
- Evil under the Sun (Britio, 1982)
- Appointment with Death (Usono, 1987)
- Lorenzo's Oil (Usono, 1992)
[redaktu] Listo de Premioj:
- Oskaro pro la plej bona epizoda rolo en Spartacus (1960)
- Oskaro pro la plej bona epizoda rolo en Topkapi (1964)