Pavlo Tiĉina
El Vikipedio
Tiĉina (Tyĉyna) Pavlo ukraine Павло Тичина (1891-1967) - unu el la plej kontroversaj ukrainaj poetoj. Fininte teologian seminarion en Ĉernihivo (1913) kaj veninte al Kijivo, li tuj ekbrilis kiel delikata lirikisto - reprezentanto de ukraina simbolismo - per poemaro "La sunaj klarnetoj" (1918) kaj sekvantaj 2-3 libroj. Sed post la apero de la poemo "Partio gvidas" (1933) kaj de la samtitola poemaro (1934), verkinte odon al Stalino, li fariĝis ĉefa poeto de stalinismo en la ukraina. Aŭtoro de teksto de la himno de Ukraina SSR.
Tradukis de la armena lingvo, la belorusa, la bulgara, la kartvela, la litova. Liajn verkojn esperantigis (Ukraina Stelo, 1991, 1) Andreo Rogov, Aleksandr Logvin ka.