Paul Lauterbur
El Vikipedio
Paul Christian Lauterbur [pol kristjan lauterbur], (n. la 6-an de majo 1929) estas usona kemiisto. En 2003 li partigis kune kun Peter Mansfield [manzfild] la Nobelpremion pri fiziologio aŭ medecino, pro "iliaj eltrevoj pri magneta resonada bildigado (MRI)".
Lauterbur naskiĝis en Sidney, Ohio, Usono en 1929. Li bakalaŭriĝis en 1951 ĉe Case Institute of Technology, Cleveland, Ohio kaj doktoriĝis en 1962 ĉe la Universitato de Pittsburgh, Pensilvanio. Ĉe la Universitato de Stony Brook, Nov-Jorkio li iĝis profesoro en 1978.
Dum la 1950-oj kaj 1960-oj, NMR, aŭ nuklea magneta resonado, ĉefe estis uzata por studii la kemikan strukturon de substancoj. En la fruaj 1970-oj la laboroj de Lauterbur kaj Mansfield ebligis la uzon de NMR por fari bildojn de la homa korpo. Tiu proceso estas magneta resonada bildigado, aŭ MRI (el la angla Magnetic Resonance Imaging).
Al Lauterbur oni atribuas la ideon de enkonduki gradientojn en la magneta kampo, kiu eldonas spacian informon, ebligante la produktado de du-dimensiaj bildoj.
D-ro Lauterbur havas du infanojn el sia unua geedziĝo kun Rose Mary CAPUTO en 1962, kaj unu de filinon el sia dua geedziĝo kun Joan DAWSON en 1984.
Ekde 1985, li estas profesoro ĉe la Universitato de Ilinojo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Nobelpremio retpaĝaro (angle)
Listo de postenoj kaj premioj (angle)