Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Orfeismo - Vikipedio

Orfeismo

El Vikipedio

Orfeismo estas filozofo-religia movado kiu prezentas, al la greka pensmaniero, la koncepton kaj de nemortema kaj diodevena principo loĝanta en la homa korpo kaj, konsekvence, de korpo-anima dualismo. Tiu ĉi novaĵo ekaperis en frua epoko inter la grekoj, jam citita de kelkaj aŭtoroj en la sesa jarcento a.K.

Laŭ la tradicio estis la poeto kaj profeto de Trakio, Orfeo, kiu enkondukis tiujn novajn principojn. Konforme tiun doktrinon la homo estas miksiĝo de du diaj esencoj, unu dioniza kaj alia titana, la unua estas la esenco bona kiu devas liberiĝi de la malbona (titana) kaj gajni la savon. Tiu liberiĝo efektiviĝas pere de reenkarniĝometempsiĥozo kaj praktiko de spiritaj purigadoj kiel elaĉeto de kulpo. Do Orfeismo enhavas tri gravaj doktrinaj punktoj: Teogonio, Antropogonio kaj Eskatologio.


[redaktu] Antropogonio

La orfeisma kosmogonio estas konforma al la modelo de Heziodo kun du aŭ tri variaĵoj. Sed tio kio bone karakterizas la doktrinon estas la orfeisma antropogonio kiu tiele klarigas: Dionizo, filo de Zeŭso, estis frakasita kaj havis sian korpon distranĉitan de la Titanoj kiuj kuiris la karnojn en kaldrono kaj voris la viandojn. Zeŭso plena je kolero fulmobatis la Titanojn kaj de ilia cindro naskiĝis la homoj. Tio klarigas la homan naturon formitan de du partoj, unu malbona, titana kaj alia bona, dioniza. La homoj, do, naskiĝintaj de la titanaj cindroj enhavas ene de si mem, ekde siaj originoj, unu elementon malbonan kaj samtempe unu elementon bonan, tio estas, la homo entenas en si dualisman konflikton. La tuta filozofio de Pitagoro enhavas tiun dualisman vidpunkton. Ankaŭ Platono kiu heredis tiun principon de la pitagorismo starigis la fundamenton de sia metafiziko sur tiu dudimensia homo.

[redaktu] Eskatologio

La orfeisma eskatologio montras la liberiĝo de la animo el la titana elemento. La animo por liberigi sin de tiu malbona parto, devas submetiĝi al determinitaj situacioj de purigado. Unu el tiuj ellaĉetaj vojoj estas la reenkarniĝo, tio estas, la animo estas devigita, post la morto, reveni en alian korpon, homan aŭ bestan, eĉ vegetalan. Tiu reunuiĝo de la dia parto kun la titana en nova surtera ekzistado reprezentas punon kaj elpagon de la origina krimo. Aliaj ellaĉetaj vojoj estas la ritaj purigadoj, la asketisma praktiko kaj vegetarismo.

Koncerne la animon post la morto, la orfeisma doktrino prilaboris la malnovan koncepton de Hadeso prezentita de Homero kaj Heziodo, ampleksigante ĝiajn dimensiojn. La regionon pli malluman kaj abisman oni nomis Tartaro, la mezan, Erebo kaj la pli superan kaj noblan, Elizeo. al tiuj du unuaj regionoj iris la animoj ŝarĝitaj de pekoj, ĉi tie ili suferis dolorajn punojn. Al la lasta regiono iris la animoj kiuj suferintaj dolorojn en la malsupraj antaŭaj regionoj nun pretigis por la reveno (reenkarniĝo); la animoj, ĉi tie, trinkas la forgesakvon de la rivero Leteo por forgesi ilian pasintaĵojn kaj pretiĝi por renaskiĝo sur la tero. Tiun kredon alprenis eĉ la romianoj, kiel atestas Vergilio en sia mito pri la origino de Romo. Laŭ la virgilia teksto, Eneo, post la detruo de Trojo, foriris okcidenten kun sia patro Ankizo kaj sia edzino . Dum la vojaĝo lia patro mortis. Unu nokton, dum dormo, Eneo, liberiĝinte de sia korpo, iris al Hadeso kaj renkontis tie sian patron kaj aldemandite de la filo pri tiu amaso da homoj trinkantaj de la rivero Leteo, Ankizo klarigis ke tiuj viroj kaj virinoj estas la grekoj kiuj trinkas por forgesi kaj renaskiĝi en la estonta romia civilizo.

Papiruso de Derveni

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com