Olinda
El Vikipedio
geografio>Ameriko>Sudameriko>Brazilo>Pernambuko>Olinda<Urbo
Olinda (nomo kiu signifas portugale "Ho Belega") estas municipo en Ŝtato Pernambuko, en aglomeraĵo Recife, Brazilo. Latitudo: 08°01'42 sude; Longitudo: 34°51'42 okcidente; 16 m sur marnivelo. Ĝi havas 40,83 kvadratajn kilometrojn de areo kaj 367.902 loĝantojn. Olinda restas apud Riveroj Beberibe kaj Paratibe kaj antaŭ maro. Ene ĝi estas Kanaloj Peixinhos, Lava-Tripas kaj Malária.
[redaktu] Historio
En 1534, la tiama hereda privata provinco Pernambuko estis donita al Duarte Coelho, kiu ekposedis ĝin en la 9-a de marto 1535. Li trovis lokon por fari militkonstruaĵon super montetoj kie estis malgranda indiĝena vilaĝeto Marim. Tiu loko estis tiel bela ke Duarte Coelho dirus: "Ó linda situação para se construir uma vila" (Ho belega loko por esti vilaĝo). En 1630, nerdelandanoj konkeris Pernambukon kaj disrabis Olinda'n, kiu restis senhomoj ĝis 1654, kiam portugalanoj rekonkeris Pernambukon, sed Olinda restis de tiam ĝis nun preskaŭ kvartalo de Recifo.