Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Oldřich Kníchal - Vikipedio

Oldřich Kníchal

El Vikipedio

Oldřich Kníchal (naskiĝis la 9-an de oktobro 1939 en Humenné) estas slovaka esperantisto, vivinta en Ĉeĥio, ekde 1979 vivanta en Hungario.

Li studis historion kaj lingvojn en Prago, poste laboris kiel ĵurnalisto. Li esperantistiĝis en 1955, aktivis en junulara Esperanto-movado, pli poste kunlaboris al Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato, i.a. redaktante ties rubrikon en la kulturgazeto Neděle (1966-1969) kaj sisteme popularigante la Lingvon Internacian en gazetaro kaj radio. Inter la jaroj 1969-1979 li estis komitatano de ĈEAkaj redaktoro de ties bulteno Starto. Li aktive partoprenis la pacmovadon en MEM kiel redakciano de la revuo Paco kaj prezidanto de la MEM-sekcio en ĈSR.

En 1979 li edziĝis al Eva Tófalvi kaj transloĝiĝis al Budapeŝto.

La literaturaj rezultatoj de O. Kníchal estas abundaj. Li redaktis kvin Esperantajn periodaĵojn kaj vicon da buntenhavaj volumoj. En nacilingvaj kaj Esperantaj gazetoj li publikigis kelkcent artikolojn kaj studojn pri la monda lingva problemo, movada historio kaj pri la Esperanta literaturo. Libroforme li aperigis du resumajn verkojn pri esperanto en la ĉeĥa (Kion vi ne scias pri Esperanto kaj Kontinento sen interpretistoj) kaj unu en Esperanto (Komenio kaj la internacia lingvo). Krome li kunlaboris al tradukoj de kelkaj libroj.

Ekde 1978 li verkas originalan prozon. Kun sia hungara edzino li kunverkis romanon Kiuj semas plorante, en la jaro 1980 gajninta la prestiĝan premion de Raymond Schwartz, kiun unuafoje proklamis UEA por la plej bona fikcia prozverko en Esperanto.

En 1980 ĈEA eldonis en Panoramo, la literatura almanako de Starto, sub titolo Mediteme elekton el lia originalaj verkoj (Maldormi en luna nokto, Patrino, Violono finludas, Teceremonio, Vizito ĉe Hemingway, Miraklo de Altamira, Bildo pri la epoko) kaj liaj tradukoj (Ivan Olbracht: Rabisto Nikolao Ŝuhaj, Vladislav Vančura: Tri riveroj, Marie Majerová: Sireno, Václav Řezáč: Limpunkto).

Nun en Hungario li tradukas hungaran literaturon en la slovakan lingvon kaj partoprenas projektojn de hungara-slovaka kultura kunlaboro.

Enhavo

[redaktu] Verkoj

  • Adiaŭ, Kuzko! (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1987. - 87 p.)
  • Co nevite o esperantu. Iformativni publikace o historii, orangizaci Čs. esperantského hnuti a praktické aplikaci esperanta (Kion vi ne scias pri Esperanto. Informa publikaĵo pri la historio, organizado de Ĉeĥoslovaka Esperanto-movado kaj pri praktika apliko de Esperanto) (Praha: Osvětový Ústav, [1968]. - 49 p.)
  • Komenio kaj la internacia lingvo (kompilis Oldřich Kníchal. Fragmentojn el la verkoj de J. A. Komenio esperantigis Vlastimil Novobilský kaj O. Knichal. - Praha: Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1974. - 16 p. : ilustr.)
  • Světadíl bez tlumočníků (Kontinento sen interpretistoj) (Praha: Český Esperantský Svaz], 1978. - 132 p.)
  • Kiuj semas plorante... (kun Eva Tófalvi, Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1984. - 106 p.)
  • Jagavé bozky hviezd (Intermitaj kisoj de steloj)
  • Zvony dolnozemské (Sonoriloj de Malsupra Lando)
  • Kráľovstvo z iného sveta (Reĝlando el alia mondo)
  • Suterén na sever (Subtera etaĝo orientita norden)
  • Mlyny prozreteľnosti (La mueliloj de la providenco)
  • Predjarie (Antaŭprintempo)
  • More a čajka (Maro kaj mevo)
  • Storočiami slovenskej literatúry (Tra la jarcentoj de la slovaka literaturo)
  • Fudži a Górajgó (Fuĵi kaj Gorajdo)


[redaktu] Tradukoj

  • Jaroslav Hašek: Ŝvejk soldatiĝas (En: Nova Esperanta Krestomatio, UEA 1991, kaj en: Ne nur soldato Ŝvejk, KAVA-PECH 1994)
  • Meze de Eŭropo... Ŝkize pri la historio de Ĉeĥoslovakio, esperantigis Eva Seemannová; O. Knichal; Adolf Staňura. - Praha: [Panoramo], 1980. - 99 p. : ilustr.
  • Kanto super lulilo (ok slovakaj aŭtoroj: Ĺudmila Podjavorinská; Peter Jilemnický, Jozef Gregor Tajovský, Ján Smrek, Laco Novomeský, Ján Kostra, Ján Bodenek, Vojtech Mihálik, redaktis O. Kníchal - Praha: MEM, Čs. Sekcio, 1976. - 29 p., ilustr.)
  • Nemes Nagy Ágnes: Achnaton v nebi (Aĥnatono en la ĉielo, originale: Ekhnáton az égben)


[redaktu] Lingva kunlaboro

  • Eĥo de niaj krioj (7 slovakaj poetoj el Rumanio, kompilis kaj tradukis Anna Lehotská, lingva kunlaboro Oldřich Kníchal. Ilustr. Mária Štefanková. - Nadlak: Kultura kaj Scienca Societo Ivan Krasko, 1996. - 148 p.)
  • Julius Fučík: Riporto skribita en la pendumila maŝo (Tradukon de Rudolf Hromada el 1951) reviziis kaj kompletigis Vlastimi Novobilský kaj O. Knichal (1979). Bildoj kaj grafika aranĝo de M. Labaŝta. - Praha: Panorama, 1979. - 110 p. : ilustr.)
  • MEM 30jara (respondeca eld.: Imre Pethes. Red.: Szilárd Bálint. Lingva red.: Oldřich Knichal. - [Budapest: Hungara MEM-Sekcio, 1983]. - 44 p. : multaj ilustr., grafika^jo, muziknotoj).
  • Od septembra do júna (De septembro ĝis junio)


[redaktu] Eksteraj ligoj

Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com