Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Okultismo - Vikipedio

Okultismo

El Vikipedio

EdE-O

Okultismo. „Esperanta Psikistaro“, estis iniciita de A. Stas, Antverpeno kaj ĝi celis esti „unuiĝo por psikisma studado per Esperanto“ pri hipnotismo, magnetismo, telepatio, spiritismo, k. t. p. Rektoro Boirac skribis en 80 paĝa libreto, kiun eldonis la unuiĝo per helpo de la Belga Federacio Spiritista en 1910: „Esperantismo kaj Psikismo respondas al samaj bezonoj de la homa spirito. Psikisto deziras transpaŝi la limojn de la videbla mondo kaj penetri en pli profundan regionon, kie kaŝiĝas la veraj kaŭzoj kaj principoj de ĉiu realeco. Simile Esperantisto deziras transpaŝi la limojn de sia nacieco kaj penetri en la spiriton de la tuta homaro.“ La unuiĝo aranĝis kongresan fakkunsidon dum la antverpena UK en 1911, pri kiu aperis raporta kajereto 31 paĝa enhavante ankaŭ la protokolon de tri spiritistaj kunvenoj, kiujn partoprenis 30 Esperantistoj. La kajero ankaŭ enhavas „psikisman terminaron“ kun la plej gravaj fakvortoj. La sekretario de la unuiĝo estis Stas, kiu aranĝis sukcesan fakkunsidon en Kraków, 1912, sed la tie projektita revuo ŝajne neniam aperis. En 1934 Alexander William Thomson fondis Psiĥan Esperanto-Ligon, por kolekti tiujn, kiujn interesas psiĥaj fenomenoj. En 1913-14 aperis ĉe Davidov en Saratov dumonata bulteno dupaĝa titolita „Okultismo“. La unua tiaspeca verko estis certe „Libreto pri transmorta vivo“ de G. T. Fechner, aperinta en Parizo en 1907. Dum la Unua mondmilito aperis de fama ĵurnalisto William Thomas Stead „Kial mi scias ke mortintoj revenas“ en 1917 en Bostono. Du kajerojn pri sama temo verkis J. Thiebault. Unu el ili aperis, kiel aldono de HDE en 1925 kaj aparte france kaj Esperante en dekmil eroj, tri eldonoj. Lian kajeron pri la mortinta amiko tradukis Émile Grosjean-Maupin. Pri okultismo ĉiam interesiĝis ankaŭ eminentaj Esperantistoj. Membroj de la diversaj similtendencaj movadoj, kiel Bahaa Movado, Oomoto, Nova Spirito, La Blankaj Fratoj en Bulgarujo, Ruĝkrucanoj, Swedenborganoj kaj Teozofoj uzas Esperanton en siaj eldonaĵoj, kelkaj el ili eĉ en kunvenoj. La estraro de la Nederlanda Societo de Spiritistoj, „Harmonia“ eldonis Esperantan flugfolion „La Spiritisto“ en 1928. Pri la lasta okultisma kunveno ĉe UK-j ni scias el 1923, Nürnberg. Poste nur la diversaj supre nomitaj movadoj aranĝis apartajn kunvenojn. D-ro Privat rakontas, ke la lasta manskribaĵo de Zamenhof, nefinita, estis plano de artikolo pri senmorteco de l‘ animo. P. BALKANYI

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com