Novilatin (Beermann)
El Vikipedio
Novilatin aŭ Novlatiin estas nomo de internacia planlingvo proponita en 1895 kaj 1907 en Leipzig de l' germano Ernst Beermann kaj oni ne konfuzu ĝin kun alia projekton ankaŭ prezentita al Delegacio por la alpreno de Lingvo Internacia de André Blondel. Ĝi estas naturalisma planlingvo bazita sur klasika latina lingvo kun aldono de bezona moderna vortprovizo el latinidaj lingvoj.
Ekzempleto: Oh tempores, oh mores! I senat sensa lie, i konsulo vidi lie; tamne isto vivi!
Traduko: "Ho tempoj, ho moroj! La senato scias tion, la konsulo vidas tion, kvankam li vivas!"
[redaktu] Bibliografio
Beermann, Ernst
Die internationale Hilfssprache Novilatin
Leipzig: Dietrich & Weicher, 1907 (212+ p.)
Ĉi tiu artikolo pri "Novilatin (Beermann)" ankoraŭ estas ĝermo pri lingva temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.